August Schumann

germana librovendisto kaj eldonisto (1773-1826)

Friedrich August Gottlob Schumann (* 2-an de marto 1773 en Endschütz; † 10-an de aŭgusto 1826 en Zwickau) estis germana librovendisto kaj eldonisto. Lia plej fama verko estas la 18-voluma Vollständige Staats-, Post- und Zeitungslexikon von Sachsen (Plena ŝtata, poŝta kaj gazetara leksikono de Saksio), kies eldonadon post lia morto daŭrigis kaj kompletigis Albert Schiffner.

August Schumann
Persona informo
Aliaj nomoj Gabriel Stein • F. A. G. Langbein • F. A. Gottlieb
Naskiĝo 2-an de marto 1773 (1773-03-02)
en Endschütz
Morto 10-an de aŭgusto 1826 (1826-08-10) (53-jaraĝa)
en Zwickau
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Friedrich Schumann
Edz(in)o Christiane Schumann
Infanoj Robert Schumann • Eduard Schumann • Karl Schumann
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • eldonisto
vdr

Li estis patro de la komponisto Robert Schumann.

Literaturo redakti

Informoj pri August Schumann en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

  • Rudolf Schmidt: Schumann (Zwickau). In: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker, volumo 5, Berlin/Eberswalde 1908, paĝoj 876-878.
  • Karl Ernst Richter: Biographie von August Schumann, Zwickau, sen jarindiko