Eŭropa varmego de 2003

Je aŭgusto 2003 okazis intensa varmego en Eŭropo. Tiu ĉi varmego estis escepta, unue pro sia longa daŭro (du semajnoj) sed ankaŭ pro sia alta grado : multnombraj rekordoj pri temperaturoj estis preterpasitaj tra la kontinento. Plie, la varmego postiris printempon kaj fruan someron relative senpluvajn, samkiel en 1976.

Diferenco kompare al normalaj temperaturoj dum la varmego.

En kelkaj ŝtatoj, ekzemple FrancioPortugalio, la konsekvencoj en la natura medio, en la loĝantaro aŭ en la terinstalaĵoj eĉ kaŭzis politikan krizon.

Almenaŭ 35 000, kaj pli verŝajne ĉirkaŭ 50 000 uloj (precipe maljunuloj) mortis pro la varmego tra Eŭropo.