Litova Stelo (LS) estas esperantlingva revuo de Litova Esperanto-Asocio, eldonata kun paŭzoj de la jaro 1914.

La unua numero de la kvara periodo

Historio redakti

La unua periodo (1914) redakti

La unua numero de Litova Stelo (LS) estis eldonita en urbo Liepaja en Latvio. La enhavo estis litovlingva, plene dediĉita al informado pri Esperanto. La numeron eldonis esperantistoj de Liepaja S. Joffe, J. Kaplan kaj G. Davidov. La ruslingvan materialon tradukis litoven Stasys Tijūnaitis. Komenciĝis la unua mondmilito kaj ne estas sciate, ĉu aperis la dua kaj aliaj numeroj.

La dua periodo (1922-1926) redakti

En januaro 1922 en Kaunas (tiama provizora ĉefurbo) aperis ree unua numero de LS. La dua periodo de la revuo daŭris ĝis novembro 1926. Dum tiu periodo aperis 43 numeroj. Oni supozas, ke la revuo ĉesis aperadi, ĉar:

  1. Kristandemokrata partio malgajnis elekton de parlamento (Sejmo) en 1926 kaj ĉesis ŝtata subvencio al LS, kies redaktoro Aleksandras Dambrauskas (pseŭdonimo Adomas Jakštas, en esperantaj verkoj – Dombrovski) estis grava aganto de tiu partio;
  2. mortis Paŭlo Medem en 1925, kiu estis tre aktiva subtenanto de LS kaj ĝenerale de Esperanto.

LS dum la 2a periodo estis 8-paĝa gazetforma (32x24 cm) kun relative multaj fotoj pri urboj, pejzaĝoj kaj eminentaj personoj de Litovio. La enhavo konsistis plejparte el informoj pri politiko, ekonomio, kulturo de Litovio, tradukoj el litova prozo kaj poezio, kroniko de Esperanto-agado, anoncoj. Originala prozo tute mankis. LS estis presata en 1500 ekz. Abonantoj en Litovio en 1926 estis 208, al 41 aliaj landoj en ĉiuj kontinentoj estis ekspedataj ĉ. 1200 ekz.

La tria periodo (1935-1940) redakti

Dum 1935-1939 LS aperadis ĉiujare po 6 numeroj 16-paĝaj en formato de revuo (23x15 cm). La lasta numero 1-2 de la jaro 1940 restis sen kovrilo. De 1935 ĝis n-ro 1 de 1937 kiel redaktoro estis Vladas Butkus (Butkevičius). De la 2a numero 1937 ĝis la lasta – redaktoro estis Petras Lapienė. La enhavo dum la 3a periodo ĝenerale estis simila al tiu de la 2a. Originalan poezion preskaŭ en ĉiu numero prezentadis Ludmila Jevsejeva el Latvio, tre raraj estis originalaj versaĵoj de Balys Giedra, A. Dombrovski, Kazimieras Vidikauskas, Nikolaj Nekrasov, E. Erhards. Aperis nenia originala prozaĵo. Depost komenco de 1937 ĝis la fino la revuo estis nur esperantlingva. En 1937 estis eldonita unu numero de litovlingva propagandilo Lietuvos žvaigždė (Litova stelo). Post okupacio de Litovio per Soveta armeo en 1940 LS, same kiel ĉiuj aliaj gazetoj kaj revuoj de la sendependa respubliko estis malpermesitaj.

La kvara periodo (1991-2010) redakti

La 4a periodo komenciĝis post rekreo de sendependeco de Litovio la 11an de marto 1990. La unua numero de LS aperis en 1991. En la kolofono estas skribite: IV periodo I jaro 1991. N-ro 1 (77). Ekde n-ro 1 (167), 2006 la periodo ne estas indikata. La revuo estas dumonata, 32-paĝa, en formato 23x16 cm, kun multkolora kovrilo. La redaktoroj: Adomas Vaitilavičius (1991-1994), Petras Čeliauskas (1995-2005), Vytautas Šilas (2006-2010). Pro manko de monrimedo en 2010 estis eldonita la lasta n-ro 6(196).

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti