Balys Giedra
Balys Giedra (naskiĝis la 2-a de aprilo 1897 en vilaĝo Vienažindžiai, distrikto Biržai; mortis la 6-a de januaro 1953 kiel ekzilito ĉe Kransk, Krasnojarska regiono en Siberio) estis juristo, laboris en Marijampolė, ekde 1937 kiel imposta inspektoro en Šakiai. Konata internacia pacifisto.
Balys Giedra | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Paca Batalanto |
Naskiĝo | 2-a de aprilo 1897 en en vilaĝo Vienažindžiai, distrikto Biržai |
Morto | 6-a de januaro 1953 en ekzilito de Kransk, Krasnojarska regiono en Siberio |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litova |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1930–) juristo |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1930 |
Respondeca kaj fakta redaktoro de Litova Stelo (1935-1939), kompilinto de "Plena Esperanto-litova vortaro" (1936), iniciatinto kaj kunaŭtoro de plena "Litova-Esperanta vortaro", kiu jam estis preparita kaj transdonita al presejo, sed soveta okupacio (1940) malhelpis la eldonon. Tradukinto kaj aperiginto de "E-gramatiko" (16 reguloj), aŭtoro de versaĵaro "Violetoj" (1938), aŭtoro de multaj artikoloj pri paco kaj Esperanto, publikigitaj en Esperanto. Ĝis la morto loĝis en diversaj lokoj de Siberio. Siajn verkojn B. Giedra iam subskribadis per pseŭdonimo Paca Batalanto.
Verkoj
redakti- Violetoj. Eld. Litova Esperanta Asocio, Kaunas, 1939(?)
|
Fonto
redakti- Povilas Stašys, Litova Stelo, 1997, julio-aŭgusto, n-ro 4, pĝ. 27.