Povilas Stašys
Povilas Stašys (naskiĝis la 5-an de majo 1901 en distrikto Kupiškis, mortis la 11-an de januaro 1997 en Kaunas) estis instruisto kaj esperantisto.
Povilas Stašys | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-a de majo 1901 en en distrikto Kupiškis, (Litovio) |
Morto | 11-a de januaro 1997 en Kaunas |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1925–) |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 1925 |
Vivo
redaktiEn 1923 li finis la porinstruistan seminarion kaj eklaboris en elementa lernejo. Post la milito, laborante en lernejo, li samtempe studis en Instituto por Instruistoj kaj finis ĝin en 1950. Kiel instruisto li laboris 17 jarojn en elementa lernejo kaj 23 jarojn en mezlernejo.
Esperantista agado
redaktiPovilas Stašys esperantistiĝis en 1925, reaktiviĝis en 1956. Li interŝanĝis instrumaterialon, prelegis en E-tendaroj kaj klubaj kunvenoj, kunlaboris en "Pola Radio". Lastatempe li kolektis materialojn kaj verkis biografiojn pri 51 litovaj esperantistoj.
Fontoj
redaktiLitova Stelo, 1997, marto-aprilo, n-ro 2, paĝo 24.