Stasys Tijūnaitis
Stasys Tijūnaitis [Stasis' Tijunaj'tis] (naskiĝis la 8-an de majo 1888, en vilaĝo Vareikiai, distrikto Ukmergė, mortis la 22-an de julio 1966 urbeto Pravieniškės Litovio) estis grava esperantisto por litova movado. En 1908 finis rusan triklasan lernejon en Ukmergė. Poste li kun tri rubloj en poŝo perpiede ekmarŝis al Seinai (distanco 190 km) dezirante ekstudi en pastra seminario. Survoje li haltis en Kaŭno kaj vizitis Aleksandras Dambrauskas-on, kiu estris eldonejon kaj redaktis revuon "Draugija" (Societo). Aleksandras Dambrauskas jam konis la junulon laŭ liaj verketoj, pli frue senditaj al la redakcio. Tiutempe Seinai (nun Sejny en Pollando) estis grava kultura centro de litovoj. En la urbo ili havis lernejojn, presejon, tie estis eldonata en Litovio populara gazeto "Šaltinis" (Fonto). Ekzamenojn al pastra seminario Stasys trapasis sukcese, sed guberniestro ne permesis al li studi en la seminario "pro nesufiĉa klereco". Tiam en 1908 Stasys eklaboris en Kaŭna eldonejo de Societo de Sankta Kazimiro ĉe Aleksandras Dambrauskas, helpante ekspedi eldonaĵojn.
Stasys Tijūnaitis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-a de majo 1888 en vilaĝo Vareikiai, distrikto Ukmergė (Litovio) |
Morto | 22-a de julio 1966 en urbeto Pravieniškės, Litovio |
Tombo | Rumšiškės cemetery (en) |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | litovo |
Ŝtataneco | Litovio |
Alma mater | Veiveriai Teachers' Seminary (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1908–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | verki novan lernolibron de Esperanto por litovoj en 1912 |
Esperantistiĝis en | 1908 |
Esperantista agado
redaktiLaborante en eldonejo Stasys ekvidis revuon "Pola Esperantisto" kaj ekinteresiĝis pri Esperanto.
Baldaŭ Stasys ricevis proponon labori kiel korektisto en la menciita gazeto "Šaltinis" en Sejny. La gazeto havis suplementon - porinfanan revueton "Šaltinėlis" (Šaltinėlis) (Fonteto) kaj Stasys fariĝis ĝia redaktoro. Estro de la presejo ne sciis litovan lingvon, kaj Stasys ankoraŭ ne parolis la polan. "Kiel do ni interkompreniĝis? eble ni uzu Esperanton?" - proponis Stasys kaj la kolego konsentis. Ili mendis lernolibrojn kaj ellernis Esperanton. Tiel Stasys praktike povis apliki la internacian lingvon.
En 1910 Aleksandras Dambrauskas sendis leteron al S.Tijūnaitis, proponante verki novan lernolibron de Esperanto. Stasys tion faris kaj en 1912 la lernolibro estis presita en Sejny. Ĝi havis 210 paĝojn, estis pli ampleksa kaj metodika: la instrumaterialo estis ordigita en 30 lecionoj.
En 1914 en Liepaja (Latvio) aperis unua numero de "Litova Stelo", kaj informojn pri Esperanto (en la litova) preparis S. Tijūnaitis. Li sendis materialon ankaŭ por la dua numero, sed ne estas sciate, ĉu ĝi aperis (plej verŝajne ne, ĉar baldaŭ komenciĝis la mondmilito).
En 1914 S. Tijūnaitis studis en pedagogiaj kursoj, sed la milito malhelpis fini ilin. Kun eldonejo de "Šaltinis" li translokiĝis en Vilnon. En 1915, kiam germanoj okupis la landon, Stasys revenis al Sejny kaj eklaboris en vilaĝa elementa lernejo. En 1918 en Sejny estis fondita litova gimnazio, kaj li eklaboris en ĝi. En 1920 la urbon okupis poloj, la gimnazio estis fermita kaj Stasys devis translokiĝi al Lazdijai. Samjare S. Tijūnaitis estis elektita membro de Fonda Sejmo (litova parlamento) kaj forveturis al Kaŭno, kie laborante en la Sejmo li redaktis ankaŭ gazeton kaj revuon por instruistoj. En 1923-1933 li redaktis tre polularan porinfanan revueton "Žvaigždutė" (Steleto), kaj en ĝi publikigis ankaŭ lecionojn de Esperanto. En 1934-1940 li redaktis revueton "Kregždutė" (Hirundeto). Kiam en 1922 LitEA renovigis eldonadon de "Litova stelo", S. Tijūnaitis aktive kunlaboris en ĝi, ankaŭ kontribuis al eldono de "Litova almanako" (1923). En 1924 li partoprenis en la 16a Universala Kongreso en Vieno.
La Dua Mondmilito grave ŝanĝis vivon de S. Tijūnaitis: en 1944 antaŭ reveno de sovetoj lia edzino, filino kaj bifilo retiriĝis en Germanion, poste elmigris en Usonon, sed Stasys rifuzis lasi la patrujon kaj poste ne akceptadis sendaĵojn de familianoj el Usono. Lia filo, kiel oficiro de litova armeo, estis arestita kaj sendita al koncentrejo. Tre malfacile al li estis labori en sovetaj lernejoj pro ne koincido de propraj konvinkiĝoj kun la oficiala komunisma propagando. Krome, li akre travivis sian solecon.
Felicxe S.Tijūnaitis ĝisatendis renaskiĝon de E-movado en Sovetio. En 1959 li prelegis pri Esperanto en Vilno, Kauxno, Šiauliai, Biržai, kontaktis kun konataj esperantistoj de Litovio. Mortis li en 1966 kaj estas enterigita en tombejo de Rumšiškės.
Fonto
redakti- Petras Čeliauskas, Litova Stelo, 2004, n-ro 3, pĝ. 22.