Vladas Butkus (naskiĝis la 12-a de junio 1897 en Smilgiai, distrikto de Telšiai; mortis la 5-a de aŭgusto 1963) estis gimnazia instruisto, filologo, kiu iĝis esperantisto en 1920. Ekde 1924 instruis litovan lingvon kaj literaturon en 3a Kaunasa gimnazio. Partoprenis en 15a UK en Nurenbergo. Laŭ la stato de la jaro 1934 li estis prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj de Kaŭna Esperanto-Societo. Krome li gvidis kursojn kaj estis kunlaboranto de kelkaj gazetoj, ekzemple inter 1935 kaj printempo 1937 de "Litova Stelo". Publikigis versaĵojn kaj artikolojn en litova kaj Esperantaj gazetoj. Kolektis materialon por Enciklopedio de Esperanto (1a eldono).

Vladas Butkus
Persona informo
Naskiĝo 12-a de junio 1897
en Smilgiai, distrikto de Telšiai
Morto 5-a de aŭgusto 1963
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1920
vdr