Camillo Benso di Cavour

Camillo BENSO, grafo de Cavour [kamIlo bEnso di kavUr], naskita la 10-an de aŭgusto 1810 en Torino, mortinta tie la 6-an de junio 1861, estis itala politikisto, unu el la ĉefaj agantoj en la reunuiĝo de Italio.

Camillo Benso di Cavour
Ĉefministro de Italio
Cavour, portreto de Hayez
Cavour, portreto de Hayez
Persona informo
Camillo Benso di Cavour
Naskonomo Camillo Paolo Filippo Giulio Benso
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1810 (1810-08-10)
en Torino
Morto 6-an de junio 1861 (1861-06-06) (50-jaraĝa)
en Torino
Mortis per malario vd
Tombo Castle Cavour of Santena vd
Religio diismo vd
Lingvoj italafrancaangla vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio • Reĝlando Sardio vd
Alma mater Reĝa Akademio de Torino vd
Partio historia dekstro vd
Subskribo Camillo Benso di Cavour
Familio
Dinastio Benso vd
Patro Michele Benso di Cavour vd
Patrino Adelaide Suzanne de Sellon vd
Gefratoj Gustavo Benso di Cavour vd
Edz(in)o
Amkunulo Hortense Allart vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoentreprenistoverkisto vd
Ĉefministro de Reĝlando Sardio
Dum 1852–1859
2-a periodo
Dum 1860–1861
Ĉefministro de Reĝlando Italio
Dum 1861
Sekvanto Bettino Ricasoli
Ministro pri eksteraj rilatoj de Reĝlando Italio
Dum 1861
Sekvanto Bettino Ricasoli
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de markizo Michel Benso de Cavour kaj de la svisino Adèle de Sellon. Kiel junulo li eniris la militan akademion kaj iĝis oficiro inĝeniera; sed fine li ne ŝatis armean karieron kaj eksiĝis. Vojaĝante tra aliaj landoj li studis la ekonomian evoluon de la industriaj landoj Francio kaj Anglio kaj registris iliajn novaĵojn. Je la aĝo de 22 jaroj li estis nomumita urbestro de Grinzane, kie lia familio havis bienon, kaj restis en tiu posteno dum 17 jaroj. Grinzane poste ŝanĝis sian nomon al Grinzane Cavour.

En 1847 li fondis la revuon Il Risorgimento (La renaskiĝo), kies nomo poste fariĝos la nomo de la movado por la unuiĝo de Italio. Li advokatis liberalan politikon, kontraŭa al la influo de la Papo, kaj samtempe malproksima de la radikaliĝo de Mazzini kaj Garibaldi. En 1848 li estis elektita en la parlamenton de la reĝlando de Piemonto-Sardio, kaj restis en ĝi, kun mallonga paŭzo dum 1849, ĝis sia morto. En 1852 li iĝis prezidanto de la ministraro. En tiu posteno li dediĉis sin al la plifortigo de la Regno de Sardio, konstruigante fervojojn kaj vojojn. En 1856 li estis unu el la subskribintoj de la Traktato de Parizo.

Lia ĉefa celo estis tamen la elpelo de la okupantaj dinastioj en diversaj teritorioj de la itala duoninsulo. Li sukcesis elpeli la aŭstrajn trupojn, unuigante la nordajn teritoriojn. Li ankaŭ kuraĝigis la agadon de Giuseppe Garibaldi en la sudo. Kiam fine en 1861 Viktoro Emanuelo la 2-a, ĝis tiam reĝo de Sardio, iĝis reĝo de unuiĝinta Italio, Cavour fariĝis la unua ĉefministro de la unuigita lando.

Nur Romo kaj Venecio restis en tiu momento for de la unuiĝo. Cavour strebis al traktato kun la Papo, sed antaŭ atingi tion li mortis en junio samjara, probable pro malario. Laŭdire liaj lastaj vortoj estis "Italio estis kreita, ĉio estas en ordo." Lia tombo portas la surskribon: "Mi estas filo de libero, kaj al ĝi mi ŝuldas ĉion, kio mi estas."