Meksika Esperanto-Instituto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Meksika Esperanto-Instituto kreiĝis en 2005 por plibonigi la instruadon, disvastigon de Esperanto kaj trejnadon de la meksika esperantistaro. La institucion iniciatis Vicente Valdés Bejarano, kaj ĝi havas sian sidejon en la urbo Aguascalientes.

Inter la institutaj projektoj estas

  • MEI-TV: reta e-lingva meksika televido,
  • ME-Informo: revuo Meksika Esperanto-Informo,
  • MGS: Meksika Gasto-Servo kaj
  • Tutlanda Adresaro de Mesksikaj Esperantistoj kaj Nomoj (TAMEN): materialo kiu enhavu statistikon pri nia movado kaj homoj, tamen precipe estu la nacia adresaro de landaj samideanoj.

De 2007 ĝis proksimume 2010 aktivis propra instituta retejo, kies ĉefa rolulo estis la krokodileto Agu. De tiam la precipa reta komunikilo estas instituta paĝo en la retejo facebook.

Eksteraj ligiloj redakti