Mineja striko de Marikana

La mineja striko de Marikana okazis en 2012, en diversaj sudafrikaj platinaj minejoj por atingi pli altan salajron. Dum tiuj okazis perfortaj tumultoj inter membroj de du konkurantaj sindikatoj kaj de la polico. Ĉe la tumultoj en proksimo de Marikana mortis 2 policistoj kaj pli ol 30 ministoj. La polica atako de la 16-a de aŭgusto 2012 estis la plej grava ago de la sudafrika polico ekde fino de la sistemo aparteido en 1994. Estas diskutata, ĉu la policistoj agis por sindefendo aŭ temas pri masakro. Diversaj medioj uzis tiun esprimon por la faro.

La strikon komencis la 10-an de aŭgusto 2012 Association of Mineworkers and Construction Union (AMCU), ĝi eĉ interluktis kun la registaro-proksima „National Union of Mineworkers” (NUM) por la reprezento de la ministoj. En februaro de 2012, sessemajna striko en la najbara platina minejo Rustenburg atingis 125-procentan salajro-altigon.

En minejo Marikana de la brita minada entrepreno Lonmin en Marikana ĉe Rustenburg, partoprenis 3.000 el la 26.000 ministoj la strikon. La unuan tagon paf-vundiĝis kvar NUM-membroj ĉe tumultoj kun AMCU-membroj. Inter la strika komenciĝo la 10-an de aŭgusto kaj la eventoj la 16-an de aŭgusto, oni mortigis dek homojn, inter ili du personojn, kiujn oni distranĉis per maĉetoj. Tri ministojn pafmortigis policistoj. Lonmin postulis, ke laboristoj aperu la 16-an de aŭgusto je laboro.

Eventoj de la 16-a de aŭgusto 2012 redakti

La 16-an de aŭgusto kolektiĝis la strikantaj ministoj sur la proksima monteto Nkaneng Hill. Ili kunhavis lancojn, maĉetojn kaj batilojn; ilin akompanis multaj virinoj.

La policistoj havis du skadronojn, kirasitajn transportilojn kaj helikopteron, sen uzi ilin komence. Posttagmeze fermis la monteton kun pikdrato kaj ekatakis. La policistoj provis komence – senrezulte- uzi larmigajn gasojn, akvoĵetilojn kaj gumpafaĵojn. La strikantoj atakis per siaj armiloj - inter ili per pafarmiloj – la policistojn, kiuj respondis per aŭtomataj pafiloj kaj mortigis 34, vundis 78 ministojn. Oni arestis 259 strikantojn. La pliaj strikantoj forlasis la monteton, policistoj ne vundiĝis.

Vidu ankaŭ redakti