Malfermi la ĉefan menuon

Heinrich August Neithardt

Heinrich August NEITHARDT (naskiĝinta la 10-an de aŭgusto 1793 en Schleiz, mortinta la 18-an de aprilo 1861 en Berlino) estis germana muzikisto. Li estis la plej granda antaŭeniginto de la koruso de la Katedralo de Berlino.

Heinrich August Neithardt
August Neithardt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1793 (1793-08-10)
en Schleiz
Morto 18-an de aprilo 1861 (1861-04-18) (67-jara)
en Berlino
Tombo Berlino
Ŝtataneco PrusioGermanio
Profesio
Profesio komponistodirigento • muzikologo • kornisto
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Originante el malriĉa familio li trejnitis fare de la urba kantoro. Ĉar tiu praktiko baldaŭ ne plu sufiĉis li meminiciative eklernis ĉe la konata kortega orgenisto Ebhardt la ludadon de piano kaj orgeno kiel ankaŭ komponadarton. La Napoleonaj Militoj iel ŝanĝis ties trankvilajn studadplanojn kaj li preferis ekmiliti por la patrujo. En oktaj bivakoj li komponis marŝojn kaj muzikaĵojn por husaroj ĉe kiuj li mem militservis. Ili tre furoris kaj sekve, postmilite, li petitis iĝi hobojisto ĉestaba. Pro manko de alternativoj li jesis la dungiĝon kaj deĵoris ĝis 1822 kiel hobojisto en la gardobataliono kaj komponisto novigema pri marŝoj, dancoj, uverturoj ktp. Pro lia talentego li karieris je la grenadista regimento Imperiestro Francisko. Tie li sukcesis reformi partojn de la soldatmuzikarto. Lia kanto Ich bin ein Preuße, kennt ihr meine Farben (1826 aŭ 1830) populariĝis ankaŭ ekster la soldataro. Pro tiu kanto li ankaŭ nomumitis en 1838 honora civitano de la naskiĝurbo Schleiz; en 1839 li iĝis Reĝa muzikdirektoro kaj - post la retiriĝo elarmea en 1840 - li fariĝis en 1843 vicresponsulo de la koruso de la Katedralo de Berlino, du jarojn poste muzika ĉefo. Rimedoj por muzikaj eksperimentoj ankaŭ abundis.

Neithardt, helpite de Bunsen kaj Winterfeld orientiĝis ankaŭ el tezoroj de klasikaj kantperiodoj kaj editoris pere de la berlina eldonejo Bote & Bock tiaĵojn juvelajn en verko titolita Musica sacra (vol.6+7). La kvina volumo inverse pli influitis fare de la eldonistoj. Neidhardt verkis multajn kvartetojn porvirajn, kantojn kun piana akompano, blovmuzikaĵojn ktp. La amaso estis pri simpla muziko. Menciindas el la kolektoj ankaŭ koralolibro soldata por la reĝa prusia armeo kaj Liederfreund, kun 222 ekleziaj kaj sekularaj kantoj.

Ĝis maljuneco li laboregis. Sur la tombejo de la berlina katedralkomunumo starigitis por li monumento fare de la korusanoj.

Verkoj (elekto)Redakti

  • diversaj blovmuzikaĵoj
  • eklezia porkorusa muziko
    • Die Erde ist des Herrn (psalmo 24) op. 134
    • Gott, sei uns gnädig (psalmo 67)
    • Hilf mir, Gott (psalmo 54) op. 138
    • Misericordias Domini (1859)
    • Bleibe bei uns (1861)

LiteraturoRedakti

  • Max Thomas, Heinrich August Neithardt, Berlin 1959 (disertacio)
  • Briefwechsel Robert und Clara Schumanns mit Korrespondenten in Berlin 1832 bis 1883, eldonis Klaus Martin Kopitz, Eva Katharina Klein und Thomas Synofzik (= Schumann-Briefedition, Serie II, Band 17), Köln: Dohr 2015, p. 469–472, ISBN 978-3-86846-028-5

FontoRedakti

Artikolo "Neithardt, Heinrich August" fare de Robert Eitner, apud: Allgemeine Deutsche Biographie (eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften), vol 23 (1886), p. 414–415, kio relegeblas tie ĉi interrete.