Karateo

okinavodevena senarmila batalarto

Karateo estas japandevena senarmila batalarto, nuntempe praktikata kiel luktosporto. La nomo devenas de japana esprimo, kiu signifas vojo de malplena mano (空手道, karatedō) [1]. Interese, ke la parto "kara" ("malplena") eblas signifi ankaŭ "Ĉina". Vere, ĝise oni nomis la batalarton por montri honoron al ĉinaj batalartoj, kiuj naskis la japanan. Sed dum la unua mondmilito politikistoj renomis la batalarton pro milito kontraŭ Ĉinio. Ĝi naskiĝis oficiale en la jaro 1933, el la sistemoj de lukto ekzistantaj en la insulo Okinavo (Rjukju-insularo) kaj populariĝis en Japanio danke al Giĉin Funakoŝi. Ĝin karakterizas uzado de pugnobatoj, piedbatoj, batoj de genuoj kaj kubutoj. Ĝi estis bazita sur kelkaj stiloj de la ĉinaj luktartoj, aŭ Vu Ŝu, kaj malplikvante sur aliaj fakoj devenaj de Sudorienta Azio.

Karateo
speco de sporto
luktoartoolimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Karateaj zonoj

Historio redakti

 
Karateo en Kanji

En Japanio karateo venis el Okinavo en la fino de la 19a jarcento. Okinavo estis la centro de sendependa regno Ruku, kiu havis komercajn rilatojn kun Ĉinio kaj Japanio. Karateo jam ekzistis tie, bazita sur kelkaj stiloj de la ĉinaj luktartoj, aŭ Vu Ŝu, kaj malplikvante sur aliaj fakoj devenaj de Sudorienta Azio, kiel Tajlando, Filipinoj kaj Indonezio. Jam, en la 20a jarcento tiu batalarto estis tre influita dekomence per kelkaj teknik-taktikaj kaj filozofaj konceptoj devenaj de kelkaj de la modernaj japanaj batalartoj, kiel la jenaj: kendo, ĵudo, kaj finfine aikido. Dekomence "Te" estis la arto antaŭa al la moderna karateo kiu aperis de la necesoj de la nobelaj militistoj de la insulo (nome peĉin) por protekti la lastan reĝon de Okinavo, nome Sho Tai, kaj si mem de kelkaj troigoj fifaritaj de la kirasmilitistoj (nome samurajoj), kiuj formis parton de la japanaj invadantoj apartenantaj al la klano Sacuma, en la 17a jarcento. Iom post iom, "Te" estis disvolvigita en la tuta regno de Rjukju, kaj poste etendiĝis: ĝi estis instruita sisteme en Japanio post la epoko Taiŝo en la 20a jarcento, kaj tie ĝi estis renomita kiel karate-Do, kiel konsekvenco de la kulturaj interŝanĝoj inter japanoj kaj loĝantoj de la Rjukju-insularo. Tiel karateo eniris en la kulturo de la tradiciaj luktartoj de Japanio aŭ Budo.

La nuntempa karate-Do estas karakterizita fundamente per la uzado de pugnofrapoj, blokadoj, piedfrapoj kaj frapoj per malferma mano, en kies uzado la diversaj teknikoj ricevas diversajn nomojn, depende de la korpoparto defendata aŭ atakata. Tamen karateo, ne limigas sian eblaron nur al tiuj iloj, ĉar ĝi inkludas ankaŭ jenon: balaado, kelkaj ĵetoj kaj faligoj, kelkaj artikoluksacioj; krom frapoj al vundeblaj punktoj, kiel al punktoj de la nerva sistemo, en sia ilaro. En la frapoj de karate-Do unuiĝas forto, rapideco, spirado, ekvilibro, tensio kaj malŝtreciĝo aplikante ĝustan turnon de talio kaj konekto aŭ sinergio tre preciza de muskoloj kaj artikoj, transigante grandan parton de la korpopezo kaj de la gravitocentro al la frapo. Ĝenerale, kaj diference de aliaj fakoj, oni serĉas venki la kontraŭulon pere de unu (aŭ kelkaj) kontuzanta(j), preciza(j) kaj definitiva(j), intencante la plej efikon ebla. Tiu koncepto estas nomata "Ikken hikacu" aŭ "unu frapo, unu morto", tiel kiel ĉe la glavofrapo en taŭrludado aŭ la tranĉo per "katana" aŭ japana glavosabro. Ĉar tiu luktaro estas referencata kiel karateo aŭ pli malofte kiel karato[2], la personoj kiu praktikas estu karateisto, kaj se nur lernanto karatano. Plej konvena estas karateisto, ĉar tiu koncepto emfazas la fakton ke la praktikanto ankaŭ disvolviĝas ene de vivofilozofio.

Moderna historio de karateo en Japanio kaj antaŭaĵoj kaj en Okinavo kaj en Ĉinio redakti

 
Traditional Dojo - Shurei no yakata at Karate Kaikan, Tomigusuku Naha Okinawa
 
Hanaŝiro Ĉomo.
 
Motobu Ĉōki en Naihanĉi-daĉi, unu el la bazaj karateaj sintenoj.

La sinsekvaj malpermesoj al armilhavado en la historio de la insulo Okinavo kaj la gravo havigita al la luktartoj senarmaj estas rilataj al la fakto, ke la insulo, multe antaŭ ties aligo al la Ŝogunato de Japanio, jam estis libera haveno kaj sendependa regno kie havenis multaj ŝipoj devenaj de diversaj partoj de Azio (Ĉinio, Koreio, Tajlando, Indonezio, Filipinoj). La insulo Okinavo estis ankaŭ la unua loko kien alvenis la ŝipo de la komodoro Perry de Usono en la 19a jarcento antaŭ alveni al la havenurbo Jokohamo, en Japanio, por devigi la japanojn malfermi siajn komercvojojn; tiel eksde 1639 ĝis 1853 kaj japanoj kaj okinavanoj estis vivantaj for de la ekstera mondo pro dekreto de la Ŝoguno (militestro) Tokugaŭa Iemicu, ĝis la moderna epoko (20a jarcento), en kiu la lasta de la Tokugaŭa, nome Tokugaŭa Ĝoŝinobu, donis la totalan povon kaj definitive al la imperiestro Mejĝi inter 1868 kaj 1902.

En la insulo Okinavo oni vivtenissin el situacio naviga kaj komerca de granda interŝanĝo inter variaj regnoj, simile al tiu de la insuloj Filipinoj, sed por helpi tion estis diversaj malpermesoj pri la tenado kaj uzado de armiloj kiuj komencis en 1409 fare de la tiam reĝo Ŝo Ŝin, kiu favoris la unuigon de la malgrandaj feŭdoj en kiuj estis dividita la insulo, evitante tiel estontaj dividoj kaj konfliktoj inter la vizitantoj kaj la lokanoj. Tiuj decidoj estis poste konfirmitaj jam en 1609 de la invadintaj japanaj militistaj samurajoj apartenantaj al la klano Sacuma, kiuj konfiskis la restintajn armilojn. Dum tiu periodo la vivo estis ankoraŭ pli aŭstera kaj limigema, kio devigis kaj la nobelojn (peĉin) kaj la popolon disvolvigi plu la luktometodojn ĉu per agrikulturilo (kobudo) ĉu per malplena mano (karateo) respektive.

La epoko Mejĝi redakti

Dum la 19a kaj 20a jarcentoj estis establitaj precizajn vivostilojn kongrue kun la strikta regiona divido laŭ sociaj klasoj, kaj laŭ la emfazo, intar la cirklaj aŭ linirektaj movoj, same kiel pri la prefero por la luktado je longa aŭ mezlonga distancoj. Tiel, la ĉefaj variantoj de Te, aŭ mano, praktikataj en Okinavo estis la jenaj: Ŝuri-Te, Naha-Te, kaj Tomari-Te. Ĉiu el ili havis partikularajn trajtojn kaj por la tekniko kaj por la praktikmetodoj. En tiu periodo tri majstroj dediĉis sin al sistematigo kaj revivigo de la praktikko de karateo: nome Anko Itosu (Ŝuri-Te), Kanrjo Higaonna (Naha-Te), kaj Kosaku Macumura (Tomari-Te), cele el integrigo en la japana militeduka sistemo. En 1872 la imperestro Mejĝi donis la insulon Okinavon al la samuraja klano Sacuma, kaj nomumis ties membrojn kiel nuraj reprezentantoj en la teritorio. En 1879 la registaro Mejĝi ordonis jenon: la abolon de la reĝa familio 'Ŝo' de la insuloj Rjukju, la ekzilon de la reĝo Ŝo Tai, kaj la kreon de la Prefekturo Okinavo.

La uzitaj terminoj en tiu epoko por aludi ĝenerale tiujn indiĝenajn stilojn estis Te aŭ Ti (手? laŭvorte, "la mano") kaj Okinava-Te (沖縄手? laŭvorte, "la mano de Okinavo"). Tiuj terminoj komence de la 20a jarcento estis asimilitaj ene de la terminego karate.

La komencoj de la 20a jarcento redakti

 
Giĉin Funakoŝi trejne ĉe la Makiŭara.

Ekde 1901 ĝis 1905 la lernejoj de la prefekturo Okinava ekadoptis "tuidi" kiel parto de la programo de fizika edukado.[3] En tiu epoko, la majstro Anko Itosu (糸洲安恒 Itosu Ankō?) ŝanĝis la prononcon de 唐手 el todetuidi ĝis karate. Inter 1904 kaj 1905, Ĉomo Hanaŝiro (stilo Ŝorin Rju) kaj poste ankaŭ aliaj majstroj ekuzis por la unua fojo la kanji 空手 anstataŭ la ideogramoj 唐手. En 1933, en la kunsido dediĉita al Okinavo agnoskita de la tutlanda asocio de batalartoj de Japanio aŭ Dai Nihon Butokukai oni agnoskis la karateon (空手 karate?) kiel japana batalarto.[4]

Karateo estas konata nuntempe kiel "la vojo de la malplena mano". Tiu estas la interpretado de la ideogramoj por la termino Karate-Do, popularigita en Okcidento fare de la majstro Masatoŝi Nakajama, reprezentanto de la Japana Asocio de Karateo (aŭ JAK), kiu disvastigis la stilon Ŝotokan post la Dua Mondmilito, kiam oni intencis montri Japanion kiel pacema lando antaŭ la okupacio fare de Usono, kiu malpermesis la praktikon de la batalartoj konsiderante ilin kiel restintaĵo de la imperia spirito de Japanio. Tiu traduko estis akceptita kiel aludo al la ne uzado de armiloj kaj manko de militemo en la moderna karateo. Tamen, rimarkindas, ke ĉiuj ĉefaj reprezentantoj kaj majstroj de karateo, ĝis antaŭ nelonge, havis konkapablojn de la arto de la kobudo, aŭ batalarto per uzado de la tradiciaj armiloj de Okinavo, kiel la longa bastono aŭ bo, la mallonga frapobastono aŭ tonfa, la tridento aŭ ponardo sai, la rizmuelilo/ĉevalbrido aŭ nunĉaku, la falĉiletoj aŭ kama, la feraj fingrartikoj aŭ tekko ktp. Tiuj estas inkluditaj kaj konservitaj nuntempe kiel batalartoj separitaj, kvankam konservitaj ene de kelkaj karatestiloj. Tiel estis kelkaj la karatemajstroj kiuj praktikis paralele la modernan batalarton de la japana sabro aŭ kendo, aŭ la modernan batalarton de la lukto aŭ ĵudo. Alia traduko de la vorto "karate" estas "la mano kiu aperas/enhavas la malplenon, la tuton" aŭ "la mano de la absoluto", "la vojo de la volo".[5]

Kvankam oni rekonas kiel pioniroj de la klasika karateo la majstrojn Kanga Sakukaŭa (konata ankaŭ kiel To-de Sakukaŭa) kaj Sokon Macumura, same kiel iliaj lernantoj Ĉutoku Kjan, Asato Ankō, Anko Itosu, inter multaj aliaj, estis unu de iliaj lernantoj de tria generacio, nome la majstro Giĉin Funakoŝi, la fondinto de la karatea stilo Ŝotokan, kaj kiu estas konata kiel la "patro de la moderna karateo", estante la plej grava respondeco pro la enkonduko kaj popularigo de la karateo en la ĉefaj insuloj de Japanio. Tamen estas rimarkinda, ke dum la komencoj de la 20a jarcento ankaŭ kelkaj aliaj majstroj de Okinavo estis dediĉitaj al instruado, pro kio ankaŭ ili estis responsaj de la disvastigo de karateo en la ĉefaj insuloj de Japanio. Giĉin Funakoŝi mem estis lernanto de Asato Ankō kaj Anko Itosu (kiuj estis laborintaj por enkonduko de la karateo en la eduksistemo de la prefekturo de Okinavo ekde 1902). Dum tiu epoko, la plej elstaraj majstroj kiuj same influis en la disvastigo de karateo en Japanio estis Kenŭa Mabuni (stilo Ŝito Rju), Ĉoĝun Miĝagi (stilo Goĝu Rju), Motobu Ĉōki (stilo Motobu Rju), Kanken Toĝama (stilo Ŝudokan, kiu eĉ instruis la koreojn el kiuj aperos la tekvondo) kaj Kanbun Ueĉi (stilo Ueĉi Rju). Tiu estis malfacila periodo en la historio de tiu mondoregiono, kiu enhavis terurajn okazaĵojn kiel la aneksigo de la arkipelago de Okinavo al Japanio en 1872, la Unua ĉina-japana milito (1894-1895), la Rusa-japana milito (1904-1905), la invado kaj aneksigo de Koreio fare de Japanio (1910-1945), kaj la ascendo de la japana militismo (1905-1945), krom finfine la Dua Mondmilito (1939-1945).

La unua publika prezento de karateo en Japanio okazis en 1917 en la Butoku-den de Kioto, fare de Giĉin Funakoŝi. Tiu kaj postaj prezentoj ege impresis multajn japanojn, inter ili la princo heredonto Hirohito, kiu restis kortuŝita de la batalarto de Okinavo. En 1922, la Dro. Jigoro Kano, fondinto de la japana arto ĵudo, invitis la majstron Funakoŝi al Dojo Kodokan por fari montradon kaj resti en Japanio por instrui karateon. Tiu sponsorado ludis gravan rolon por la establado kaj posta disvolvigo de karateo en Japanio. Sen la helpo de la majstro Kano, la batalarto okinava, konsiderita ĝis tiam kvazaŭ "kamparana, provinca, subevoluinta arto", estus estinta malaprezata eĉ plie fare de la japanoj. Aliflanke, en la jaro 1929 la Majstro Kenŭa Mabuni instaliĝis en la urbo Osako por instrui sian karatestilon, nome la karateo Ŝito Rju.

En 1949 estis fondita la Japana Asocio de Karateo (JAK). Estrita de lernanto de Funakoŝi, nome majstro Masatoŝi Nakaĝama. La JAK realigis la unuajn ĉampionecojn de karateo de Japanio en 1957. La asocio celis dekomence grupigi la diversajn stilojn de karateo, samtempe kiam oni popularigis ties praktikon en Okcidento; sed finfine ĝi iĝis la tutmonda reprezentanto de la karateo de stilo Ŝotokan varianto JAK aŭ Kjokai, kiel ĝi estas konata en Japanio.

En 2021 karateo kun du subdisciplinoj katao kaj kumiteo unuafoje estis parto de la somera olimpiko.

Klasoj redakti

Kumiteo (japane 組 手, laŭlitere "baraktantaj manoj") estas unu el la tri ĉefaj sekcioj de karateo-trejnado, kune kun katao kaj kihono. Kumiteo estas la parto de karateo en kiu persono trejnas kontraŭ kontraŭulo, uzante la teknikojn lernitajn de la kihono kaj katao. Kumiteo povas esti uzata por disvolvi apartan teknikon aŭ lertecon (ekz. efike juĝi kaj ĝustigi la distancon de la kontraŭulo) aŭ ĝi povas esti farita en konkurado.

Katao aŭ laŭsone Kata estas japana vorto (型 aŭ 形) kun la signifo "formo". Ĝi rilatas al detala koreografia serio de batalartaj movadoj faritaj por esti praktikata sola. Ĝi ankaŭ povas esti reviziita ene de grupoj kaj sammove dum trejnado. Ĝi estas praktikata en japana batalarto kiel maniero parkerigi kaj perfektigi la ekzekutitajn movadojn. Korea luktosporto kun japana influo (hapkido, Tang Soo Do) uzas la derivitan esprimon hyeong (hanja: 形) kaj ankaŭ la esprimon pumsae (hanja: 品 勢, hangulo: 품새). Katao ankaŭ estas uzita en multaj tradiciaj japanaj artoj kiel ekzemple teatroformoj kiel Kabuko kaj lernejoj de teceremonio (chadō), sed estas plej ofte konataj en la luktosporto. Kata estas uzata de plej multaj japanaj kaj okinavaj batalartoj, kiel iaido, ĵudo, kendo kaj karateo.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Karate en la Diccionario panhispánico de dudas [1]
  2. Konfuze kun karato.
  3. «Brief Chronological Table Related to Okinawan Karate and Martial Arts with Weaponry». 22a de februaro 2008. Konsultita la 27an de marto 2020.
  4. Meeting in 1936 de la retejo Sanjinso
  5. Estas komprenebla ankaŭ la traduko al la "vojo de la absoluto" pro la filozofia, fizika kaj teknik-taktika profundeco de la arto ne nur en tio fizika, sed ankaŭ en ties ebla mensaplikado partikulare en la ĉiutaga vivo, ĝis la punkto ke la karatea filozofio povas alveni al la difino de la vivo de kelkaj praktikantoj. Alia ebla traduko estas "la vojo de la mano kaj de la vivo" ĉar la malpleno aŭ "kara" filozofie enhavas la tuton; kiel esenco senliga, senjuĝa, senlima, senforma.

Vidu ankaŭ redakti