Taŭrludado

rita batalado inter virbovo kaj homo

TaŭrludadoToreo estas antaŭpublika spektaklo, en kiu homo batalas kontraŭ virbovo sur areno. La vorto povas aŭ signifi ĝenerale la arton torei, aŭ unu konkretan torean spektaklon.

Taŭrludado
Bien de Interés Cultural
spektaklo • sangosporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Suerte de capote.
Tercio de varas.

Tipoj de taŭrludado redakti

Ekzistas diversaj specoj de taŭroludoj. La plej konata estas la hispana corrida. En ĝi, toreisto piede alfrontas la taŭron kaj ĝin gvidas per simpla drapo. Post maksimume 20 minutoj la spektaklo finiĝas per la mortigo de la taŭro per glavo. En kutimaj eventoj en Hispanio aperas ses virbovoj unu post la alia. Ĝi estas ludata en Hispanio, diversaj landoj de Hispanameriko (ĉefe Meksiko, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo) kaj la sudo kaj okcidento de Francio. La apero de taŭrobatalo en Francio devenas de la decido de Eugenia de Montijo, edzino de Napoleono la 3-a; ŝi estis hispanino kaj volis vidi tiajn spektaklojn en Francio.

En Portugalio ekzistas simila spektaklo, sed en ĝi oni ne mortigas la taŭrojn. En Brazilo tiu speco ekzistis ĝis la 20-a jarcento, sed malaperis.

Alia speco estas la rejoneo, (reĥon) en kiu la toreisto rajdas surĉevale, kaj enmetas lancetpikojn al la taŭro.

En Portugalio famas la spektaklo de forçados, en kiu grupo de homoj kuntenas la taŭron kaj ĝin regas per nur siaj korpoj.

Alia spektaklo estas la encierro aŭ taŭrkurado, en kiu la homoj kuras antaŭ la taŭroj, por montri al ĝi la vojon al la enfermitejo. La plej konataj estas tiuj de Pamplono, en la tagoj ĉirkaŭ la 7-a de julio.

En malgrandaj vilaĝoj oni ankaŭ ludas capeas, en kiuj la homoj enfermiĝas en la areno kun taŭridoj, kaj ilin persekutas kaj estas de ili persekutataj. Novillada estas toreo kun junaj kaj ne pezaj virbovoj; en tiu evento ne aperas pikistoj.

En sudo de Brazilo estas ankaŭ la farra do boi, en kiu homoj kuras antaŭ la taŭro por konduki ĝin al maro, kaj poste mortigas ĝin per ŝtonĵetado. Oni pensas, ke tiu tipo de toreo evoluis el portugala forcados. Tiu moro estas forte kontraŭbatalata.

Klasika hispana taŭrludo (laŭetapa evoluo) redakti

 
Fino de la komenca parado.
 
Taŭro post pikado per banderiloj.
 
Paŝmovo.

Tiuj ludoj okazas kutime en Hispanio el marto al oktobro. Oni ne forgesu, ke taŭrludejoj estas plej ofte sentegmentaj. Nur en kelkaj sudandaluziaj aŭ kanariaj urboj okazas ankaŭ vintre. La ĉefaj taŭrludoj koincidas kun la foiroj kaj festoj, sed en grandaj urboj ankaŭ dimanĉe dum la tuta sezono.

La taŭrludo ĝuste kaj akurate (rare en Hispanio) je la kvina posttagmeze. Duono el la publiko sidas subsune kaj duono subombre (pli koste). Kutime oni uzas ses taŭrojn, po du por ĉiu toreadoro, ne sinsekve. La spektaklo komenciĝas per la parado de la toreadoraro kaj helpantaro, malantaŭ pedeloj, ĉiuj solene vestitaj kaj antaŭ la muloj, kiuj tiros la mortitajn taŭrojn. Dume sonas muziko. Poste venas ĉies foriro, silento, klarionosono kaj komenco de la unuopaĵoj. Ĉiu daŭras ĉirkaŭ dudek minutojn.

La taŭro eliras impete kaj laŭ tiu impeto la publiko klasigas ĝin kiel pli aŭ malpli brava. La ludisto faras paŝmovojn, kio estas konsiderata la plej arta parto de la spektaklo, nome movi la tolon artisme, iĝi proksima de la besto, sed eviti ĉian kontakton, ĝis du apartaj manovroj, nome la laboro de pikadoroj kaj banderileroj, tio estas tikli la beston per pikstangoj kaj poste alkroĉado de diverskoloraj pikstangetoj. Tio utilas por malfortigi la taŭron, kvankam oni diras, ke temas pri evito de sangokolapso, fare de defendantoj de la afero. Ĉiam paŝo de paŝmovado al venonta etapo estas markita de klariono laŭ decido de la prezidanto, kiu kutime estas la urbestro. Poste venas la momento de la mortigo. Antaŭe, la ludisto tostoferas la faron al famulo, al la tuta publiko aŭ al io ajn, demetas la ĉapon kaj forĵetas ĝin sursablen kaj prepariĝas por fina ludado kaj la mortigo. La tolo estas ŝanĝita kaj ankaŭ la tolsubteninta glavo, antaŭe falsa, estas anstataŭata de vera mortiga glavo. Kiam la lacigita taŭro mallevis sian kapon, kvietiĝis kaj montris la lokon, tra kiu la ludisto devas penetri per sia glavo, tiu forte kaj subite plenumas la faron. Spadpiko povas sufiĉi, sed oni povas bezoni plian glavatakon aŭ kroman tranukmortigon. Ju pli rapide ĉio okazas, des pli valora oni konsideras la faradon de la toreadoro. Kaj inverse, atingunte eĉ monpunon aŭ eĉ areston kaze de malsukceso. Se li sukcesas, la prezidanto (foje laŭ peto de la publiko, kiu svingos naztukojn por tion indiki, donos al li trofeon: unua aŭ du orelojn kaj eĉ la voston, kiuj estos fortranĉitaj surloke kaj montritaj triumfe ĉirkaŭ la areno. Se la taŭro "brave" kondutis, ankaŭ tiu estos plaŭdita de la publiko, kiam la muloj trenos ĝin al buĉejo. Okazas, ke tre bravaj virbovoj forlasas vive la ludejon kaj plu vivas en bredejoj por naski pliajn bravajn bovojn. [1]

La polemiko redakti

 
Taŭro post la taŭrobatalo

Toreo estas tre polemika afero.

La defendantoj argumentas, ke la morto de la taŭro okazas meze de lukto, en kiu ankaŭ toreistoj riskas sian vivon. Ili defendas ĝin kiel kulturan eventon, tradicion, tre antikvan, kiel restaĵon de pratempaj mitoj. Oni ankaŭ argumentas, ke la taŭroj ĝuas tre komfortan vivon antaŭ la spektaklo, en malfermaj spacoj, kompare al aliaj domaj bestoj, kaj ke la subspeco mem nur havas eblon pluvivi kiel rezulto de la taŭrobatalo. Soldatoj, kiuj travivis batalon kaj ricevis vundojn asertas, ke tiaj vundoj, kiel tiuj ricevitaj de la bovo, kaŭzas dolorojn nur post 45 minutoj ĝis unu horo. Virbovo tutcerte estas mortigita post maksimume 20 minutoj. Do iuj asertas, ke la besto ne suferas.

La kontraŭantoj emfazas la sangan karakteron de la spektaklo, ne nur en la momento de la morto, sed ankaŭ en antaŭaj fazoj, kie la besto suferas grandegan doloron pro la pikado de lancetoj kaj banderiloj.

Vidu kontraŭan artikolon en jena paĝo

Partido Animalista Contra el Maltrato Animal (PACMA) (Partio Animalisma kontraŭ mistrakto de bestoj) PACMA estas hispana politika partio fondita en 2003, kiu celas protektadon de bestaj rajtoj. Ĝis 2011, la una "A" en ĝia siglo signifis "antitaurino" (kontraŭ-torea). Inter iliaj ĉefaj proponoj estas fino de toreado kaj aliaj popolaj festoj kiuj uzas bestojn.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Por la tuta ĉapitro, Hispanio por vi, Subsecretaría de Turismo, 1965, 72 p. pp. 36-40.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Unuetaĝa Usono ĉ.41 "Unu tago en Meksikio" (pri la korido en Meksikio en Esperanto)
  • TAURVORTARO Plena Ilustrita Diccionario Taurino Ilustrado Español-Esperanto Esperanto-Español de Luis Rmz, Taŭro-vortaro hispana-Esperanta kaj EO-ES, riĉe ilustrita kolora libro kun klarigoj pri taŭro-bataloj kaj murdado -- sekurkopio