Eugenia de Montijo

edzino de Napoleono la 3-a, Imperiestro de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eugenia de Montijo (metroo de Madrido).

María Eugenia Ignacia Agustina Palafox de Guzmán Portocarrero y Kirkpatrick, grafino de Teba, pli konata kiel Eugenia de Montijo (naskiĝis la 5-an de majo 1826; mortis la 11-an de julio 1920) estis imperiestredzino de Francio kiel edzino de Napoleono la 3-a.

Eugenia de Montijo
Persona informo
Eugenia de Montijo
Naskonomo María Eugenia Ignacia Agustina de Palafox Portocarrero y Kirkpatrick
Naskiĝo 5-an de majo 1826 (1826-05-05)
en Granado
Morto 11-an de julio 1920 (1920-07-11) (94-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Tomb of Eugénie de Montijo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Francio
Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Eugenia de Montijo
Familio
Dinastio Familio Bonaparto vd
Patro Cipriano Portocarrero (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino María Manuela Kirkpatrick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj María Francisca Palafox Portocarrero y KirkPatrick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Napoleono la 3-a (1853–1873) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Napoleono Eŭgeno Ludoviko Bonaparto Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Marteno la 1-a de Sicilio (praulo)
Marteno la 1-a de Aragono (praulo)
Maria de Luno (praulo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo edz(in)o de monarĥo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tiu lasta imperiestrino de Francio naskiĝis en Granada (Hispanio). Ŝi estis filino de la grafo de Teba kaj de lia skotdevena edzino. La fratino de Eugenia, María Francisca, edziniĝis kun famega hispana nobelulo, nome grafo de Alba kaj forpasis en 1860.

Eugenia estis edukita en Parizo en monaĥejo Sacré Coeur kie ricevis katolikan instruadon. Kiam la princo Ludoviko Napoleono iĝis prezidento de la Dua Franca Respubliko, li aperis kun sia patrino en dancado oferita en la Palaco Elizeo. Tie ŝi konatiĝis kun la estonta imperiestro, kun kiu ŝi edziniĝis la 30an de januaro de 1853. Napoleono ĵus estis malakceptita de princino Adelaida, nevino de reĝino Viktorio.

Imperiestrino Eugenia de Montijo, meze de la 1860-aj jaroj
Eugenia de Montijo, 1856

La 16an de marto de 1856, Eugenia naskis sian ununuran filon, Eugène Bonaparte kiu ricevis nomumadon de Imperia Princo. Danke al sia belo kaj eleganto, Eugenia kunhelpis elstare la ĉarmon de la imperia reĝimo. Ŝia intereso por la vivo de la reĝino Marie-Antoinette disvastigis modon novklasikan, stilo tre populara dum la regado de Ludoviko la 16a.

Ŝi estis tre edukita kaj inteligenta. Ŝia edzo ofte konsultis kun ŝi gravajn aferojn. La influo de Eugenia malhelpis liberalan tendencon en la politiko de ŝia edzo. Ŝi estis grava defendanto de la papa povo en Italio.

Post malvenko de la Dua Imperio, la tuta familio ekziliĝis en Brition. Post la morto de la imperiestro en 1873, Eugenia retiriĝis al vilao en Biarritz kie ŝi loĝis malproksime de la franca politiko. La eksimperiestrino forpasis 94-jaraĝa en julio de 1920, dum vizito al sia naskiĝlando Hispanio. Ŝi estas entombigita en imperia kripto, kun siaj edzo kaj filo, kiu forpasis en Afriko en 1879.

Ŝi estis baptopatrino de la nevino de la reĝino Viktoria, nome princino Viktoria Eugenia de Battenberg, kiu post jaroj estos edzino de la reĝo Alfonso la 13a.

Vidu ankaŭ

redakti