Ekvilibro

apartigilo

Ekvilibro laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro en lingvaĵoj de fiziko, kemio, biologio, ekonomiko kaj sociologio estas

  1. egalpezo, do stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova (statika ekvilibro),
  2. stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo, kaj
  3. (figure) bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj.

Laŭ Francisko Azorín Ekvilibro estas Stato de korpo, kies eksteraj fortoj nuliĝas.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina oequilibrium el aequus + libra (egale + peza). Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj Ekvilibri, por esti en stato de ekvilibro; ekvilibro starema, ekvilibro nestarema, ekvilibro indiferenta (kion li montras per bildoj de konusoj stara, invertita kaj kuŝa), ekvilibrigi, ekvilibristo, ekvilibrarto.[2]

Ekvilibristo nomatas cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj - ekzemple ĵonglisto aŭ ŝnurdancisto.

Citaĵoj redakti

 
 Mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano[3]
 
 Fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon [4]
 
 La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio[5]
 
 Nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon[6]
 
 La atakoj en Usono de la 11-a de septembro 2001 malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon[7]

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 62.
  2. Azorín, samloke.
  3. Julio Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
  4. G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997-a, numero 3-a, p. 13-a
  5. Lode Van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001-a, numero 1-a, p. 18-a
  6. Roland Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000-a, numero 11-a, p. 8a
  7. Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002-a, numero 1-a, p. 12-a

Vidu ankaŭ redakti