Balancilo
La infana balancilo havas aspekton de libere pendigita sidloko, sur kiu eblas balanciĝi en flankojn aŭ meze apogita stango, sur kies finaĵoj povas balanciĝi reciproke ekvilibrigitaj homoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7a/046Reb_ToiSchaukel.jpg/220px-046Reb_ToiSchaukel.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/61/Wippen2.jpg/220px-Wippen2.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/98/Schaukelpferdpeng1.jpg/220px-Schaukelpferdpeng1.jpg)
Balancilo estadas kutime parto de infanludejo, pli grandajn versiojn eblas trovi en amuzejoj.
Specoj de balanciloj
redakti- Baskulo, balancilo, konsistanta el tabulo aŭ stango, kiu estas ekvilibrigita sur mezpunkto, kaj sur kies ekstremaĵoj povas sidi personoj alterne leviĝantaj kaj malleviĝantaj laŭ la movo de la tabulo aŭ stango.
- Pendolilo, balancilo plejofte en formo de mallonga tabulo, pendanta je ŝnuroj aŭ ĉenoj, aŭ aliaj longaĵoj.
- Risorto
- Baskula ĉevalo
- Balancoseĝo
Bildaro
redakti-
Linia balancilo