Tobogano estas senglitila sledo de nordamerikaj indianoj. Ĝi estas farita el kelkaj kunigitaj tabuloj kun fleksita antaŭaĵo. Longeco de la sledo estas 3-4 metroj, larĝeco estas 30-40 centimetrojn.

Distra vojo por tobogano
Akva tobogano ĉe infana naĝbaseno

Antaŭe oni uzis toboganon ordinare por transveturigi ŝarĝon permane aŭ pere de hundoj, iufoje por veturiĝi de sur montetoj.

En la komenco de la 20-a jarcento oni organizadis konkursojn pri demontiĝo sur tobogano. Nuntempe ĉi tiu sportofako nomiĝas skeletonado.

Tobogano oni nomas ankaŭ deglitejon.

Vidu ankaŭ redakti