Sabloludejo estas infanludejo kun ioma kvanto da sablo.

Sabloludejo por infanoj
Siteleto por sabloludejo
Ĉeplaĝa sabloburgo

Sablokesto estas tre populara ludejo, aparte por tre junaj infanoj, kie infanoj povas:

Tial sablokestoj ofte troviĝas en publikaj infanaj ludejoj kaj privataj ĝardenoj. Kutime ili estas limigataj per ŝtonoj aŭ lignobretoj.

Sekureco kaj pureco redakti

Rekomendinda estas sabloprofundeco de 40 cm - tro granda profundeco de la sablotavolo povus logi aparte pli aĝajn infanojn al konstruado de profundegaj truoj aŭ kavernoj (kolapso de tiaj konstruaĵoj jam kaŭzis mortigajn akcidentojn).

 

Aparte tre junaj infanoj emas manĝi sablon, tial oni prizorgu purecon de la sablo. En publikaj sabloludejoj oni metu puran sablon ĉiun duan jaron.

Figurasence redakti

Sabloludejo ankaŭ estas la uzata esprimo por "sekura elprovejo por komputila programo", tiusence ankaŭ la angla esprimo Sand box estas uzata.

Vikipedio invitas vikipediistojn uzi Vikipedio:Provejon aŭ instali proprajn vikipediistajn subpaĝon sabloludejo, por elprovi prilaboratan artikolon aŭ eksperimenti pri ŝablonoj ktp sen danĝerigi "veran" vikipedian paĝon.