Sulejmano la 1-a

sultano de la Otomana Imperio

Sultano Sulejmano la 1-a (en osmanida turka lingvo: سلطان سليمان اول‎‎; en turka lingvo: I. Süleyman aŭ Kanunî Sultan Süleyman), la 6-an de novembro 1494 (resp. aprilo de 1495) ĝis la 5-a de septembro 1566, estis la deka reganto de Osmanida imperio kaj la plej longdaŭra, nome en la jaroj 1520 al sia morto en 1566.[1]

Sulejmano la 1-a
Sultano de Otomana imperio
Regado 15201566
Antaŭulo Selim la 1-a
Sekvanto Selim la 2-a
Kronado 1520
Ceteraj titoloj Sultano de sultanoj,
Caesar de ĉiuj landoj de Romo
Persona informo
سليمان اول
Naskonomo Sultan Suleiman Khan
Naskiĝo 27-an de aprilo 1494
en Trabzon, Otomana imperio
Morto 5-a de septembro 1566
en Szigetvár, Hungario
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Moskeo de Sulejmano, Istanbulo
Religio islamo vd
Lingvoj turka vd
Loĝloko Palaco de Topkapi vd
Ŝtataneco Otomana Imperio vd
Subskribo Sulejmano la 1-a
Familio
Dinastio Otomana dinastio vd
Patro Selim la 1-a
Patrino Hafsa Hatun
Gefratoj Hatice Sultan • Beyhan Sultan • Ŝaho Sultano • Fatma Sultan • Hafize Sultan vd
Edz(in)o Gülbahar Sultan
Amkunulo Fülane Hatun • Gülfem Hatun vd
Infanoj Şehzade Mustafa • Princo Mohamedo • Mihrimah Sultan • Selimo la 2-a • Şehzade Bayezid • Şehzade Murad • Raziye Sultan • Șehzade Cihangir • Şehzade Abdullah • Fatma Nur • Şehzade Mahmud • Prins Ahmed vd
Profesio
Okupo poeto • reganto • leĝfaristo • militestro • politikisto vd
Laborkampo militaj aferoj • politiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En okcidenteŭropa literaturo li estas konata ankaŭ sub nomo Suleiman (la 1-a) la Glora (eventuale Belega, kelkokaze poste erare kiel Sulejmano la 2-a), en la turka literaturo kiel Suleiman Leĝdonanto (turke Süleyman MuhtesemSüleyman Kanuni); pluaj formoj de la nomo Suleiman estas Sulejman, SolimanSüleyman (temas pri araba analogio de nomo Solomono).

Sulejmano iĝis elstara monarko de la 16a jarcento en Eŭropo, reganta super la pinto de la milita, politika kaj ekonomia povo de la Otomana Imperio. Sulejmano personale kondukis la otomanajn armeojn en la konkero de kristanaj gravaj urboj aŭ setlejoj kiaj Belgrado, Rodoso, same kiel plej el Hungario antaŭ siaj konkeroj haltiĝis ĉe la Sieĝo de Vieno en 1529. Li aligis multe de Mezoriento en sia konflikto kun la Safavidoj kaj grandajn areojn de Nordafriko tiom for okcidente kiom ĝis Alĝerio. Sub lia regado, la Otomana Ŝiparo dominis la marojn el la Mediteraneo al la Ruĝa Maro kaj tra la Persa Golfo.[2]

Ĉe la pinto de la etendo de la imperio, Sulejmano personale instituigis ĉefajn jurajn ŝanĝojn rilate al socio, eduko, impostoj, kaj krima juro. Lia kanona juro (aŭ Kanuns) fiksis la formon de la imperio por jarcentoj post lia morto. Li estis tre religia. Ne nur estis Sulejmano distinga poeto kaj oraĵisto; li iĝis ankaŭ granda patrono de kulturo, supervidante la "Oran" aĝon de la Otomana Imperio en ĝia arta, literatura kaj arkitektura disvolviĝo.[3]

Rompante el la otomana tradicio, Sulejmano edziĝis al Roksolana, iama kristanino konvertita al Islamo el sia haremo, kiu iĝis sekve konata kaj influa kiel Hürrem Sultan. Ties filo, Selimo la 2-a, sukcedis Sulejmanon sekve lian morton en 1566 post 46 jaroj de regado. La antaŭa ŝajna heredonto de Sulejmano nome Şehzade Mustafa, estis murdita strangole 13 jarojn antaŭe laŭ sultanaj ordonoj. Lia alia filo Şehzade Bayezid same estis murdita pro sia elteno kaj pro ordono de Selim en 1561 kun kvar el siaj filoj.

Biografio redakti

Sulejmano la 1-a naskiĝis en Trabzon en hodiaŭa Turkio. Kiam li estis sepjara, li estis sendita en Istanbulon por studi natursciencojn, historion, literaturon, teologion kaj armean taktikon en la lernejoj de la imperia Topkapı Palaco en Konstantinopolo. Kiel administranto de kelkaj osmanidaj provincoj en Malgranda Azio kaj en Krimeo li akiris politikajn spertojn.

Post la morto de lia patro Selim la 1-a (regis en 1512–1520), li komencis sian regadon, eniris en Konstantinopolo kaj ascendis al la trono kiel la deka Otomana Sultano.

Militkampanjoj redakti

 
Sulejmano dum la Sieĝo de Rhodos (1522).

Li startigis miltkampanjon per vico da armeaj karavanoj, unue en la jaro 1521 li konkeris Beogradon,[4] en la jaro 1522 li gajnis post sukcesa sieĝado insulon Rhodos, de kie li permesis al johanitoj foriri al Malto.[5] La 29-an de aŭgusto de 1526 (batalo de Mohács) li venkis en batalo la ĉeĥan kaj hungaran reĝon Ludoviko Jogajlido, kiu pereis dum retiriĝo de siaj soldataroj.[6] La turka armeo okupis grandan parton de Hungario inkluzive de Budo kaj Peŝto. En la jaro 1529 la turka armeo kun forto pli ol 100 000 homoj, inkluzive de elitaj janiĉaroj, eksieĝis Vienon. Tiu ĉi unua batalo ĉe Vieno finis malsukcese kaj la turkaj soldataroj formarŝis reen ĝis okupita parto de Hungario.[7] En 1533 la Pactraktato de Konstantinopolo estis subskribita de Ferdinando la 1-a, en kiu li agnoskis la otomanan suverenecon kaj rekonis Sulejmanon kiel lia “patro kaj suvereno”, li ankaŭ interkonsentis pagi ĉiujaran imposton kaj akceptis la otomanan grandan veziron kiel lia frato kaj egalrangulo.[8][9][10][11][12]

Dum la jaro 1541 Sulejmano venkis en kelkaj bataloj kontraŭ habsburgaj soldataroj, kio ebligis al li rektan anekson de la okupita parto de Hungario kaj proklamon de la t.n. buda paŝaujo. Johano Sigismondo Zápolya, vasalo de Sulejmano, poste ankoraŭ okupis pli malgrandan parton de Hungario kaj li subordigis ĝin al kontrolo de la sultano. Transverse tra Hungario estis kreita la t.n. soldatarlimo, necerta linio, kiu estis la loko de senĉesaj kunpuŝiĝoj inter la turka kaj la habsburga armeoj.

 
Otomana sieĝo de Esztergom (1543).

Fakte ĉirkaŭ la 1540-aj jaroj, plinovigo de la konflikto en Hungario havigis al Sulejmano la oportunon revenĝi la malvenkon suferitan en Vieno. En 1541, la Habsburgoj klopodis por sieĝi Buda, sed ili estis forpelitaj, kaj pliaj fortikaĵoj de Habsburgoj estis kaptitaj de la Otomanoj en du sinsekvaj kampanjoj en 1541 kaj 1544 kiel rezulto,[13] Ferdinando kaj Karolo estis devigitaj akcepti humiligan kvinjaran traktaton kun Sulejmano. Ferdinando rezignis pri sia postulo al la Reĝlando Hungario kaj estis devigita pagi fiksitan ĉiujaran monsumon al la Sultano pro la Hungariaj teroj kiujn li plue kontrolis. Kun pli simbola gravo, la traktato aludis al Karolo la 5-a ne kiel 'imperiestro' sed kiel la 'Reĝo de Hispanio', kio ebligis Sulejmanon identigi sin kiel vera 'Caesar'.[14]

En 1552, fortoj de Sulejmano sieĝis Eger, en la norda parto de la Reĝlando Hungario, sed la defendantoj estritaj de István Dobó rezistis la atakojn kaj defendis la Fortikaĵon de Eger.[15]

Otoman–Safavida Milito redakti

 
Miniaturo priskribanta Sulejmanon marŝanta kun armeo en Naĥiĉevano, somero 1554.

La patro de Sulejmano jam faris la militon kontraŭ Persio ĉefa prioritato. Dekomence, Sulejmano ŝanĝis la atenton al Eŭropo kaj kontentiĝis per reteno de Persio, kiu estis priokupita pro siaj propraj malamikoj oriente. Post Sulejmano stabiligis siajn eŭropajn landlimojn, li tiam turnis sian atenton al Persio, la bazo de la rivala islama frakcio de Ŝijaismo. La Safavida dinastio iĝis la ĉefa malamiko post du epizodoj. Unue, Ŝaho Tahmasp la 1-mortigis la guberniestron de Bagdado fidela al Sulejmano, kaj metis sian propran homon tien. Due, la guberniestro de Bitlis dizertis kaj ĵuris aliancon al la Safavidoj.[16]:51 Kiel rezulto, en 1533, Sulejmano ordonis al Pargalı Ibrahim Pasha estri armeon al orienta Malgranda Azio kie li rekaptis Bitlis kaj okupis Tabriz sen trafi rezistadon. Sulejmano kuniĝis al Ibrahim en 1534. Ili marŝis kontraŭ Persio, sed ili trovis, ke la Ŝaho memoferis teritorion anstataŭ fronti riskan batalon, kaj limigis al ĉikanado de la Otomana armeo dum ĝi pli kaj pli eniris en la akra interno.[17] En 1535 Sulejmano faris triumfan eniron en Bagdadon. Li plibonigis sian lokan apogon restaŭrante la tombon de Abu Hanifa, la fondinto de la Hanafia skolo de islama juro al kiu la Otomanoj aliĝis.[18]

En la intenco venkis super la Ŝahon por ĉiame, Sulejmano entrepenis duan kampanjon en 1548–1549. Kiel ĉe antaŭa klopodo, Tahmasp evitis rektan frontigon kun la Otomana armeo kaj anstataŭe preferis retiriĝi, uzante taktikojn de bruligita tero en la procezo kaj eksponante la Otomanan armeon al la akra vintro de Kaŭkazo.[17] Sulejmano abandonis la kampanjojn atinginta portempajn otomanajn akirojn en Tabriz kaj en la regiono Urmia, daŭran restadon en la provinco Van, kontrolon de la okcidenta duono de Azerbajĝano kaj kelkajn fortikaĵojn en Kartvelio.[19]

 
Teritoria ekspansio de la Otomana Imperio sub Sulejmano (en ruĝa kaj oranĝa).

En 1553 Sulejmano komencis sian trian kaj finan kampanjon kontraŭ la Ŝaho. Perdinta dekomence teritoriojn en Erzurum al la filo de la Ŝaho, Sulejmano reprezaliis rekaptante Erzurum, trapasante Supran Eŭfraton kaj farnate detruojn en partoj de Persio. La armeo de la Ŝaho pluigis sian strategion eviti la Otomanojn, kio kondukis al sakostrato en kiu neniu armeo faris gravan akiron. En 1555, oni subskribis interkonsenton konata kiel Paco de Amasjo, kiu difinis la limojn de ambaŭ imperioj. Per tiu traktato, Armenio kaj Kartvelio estis egale dividitaj inter ambaŭ, kaj Okcidenta Armenio, okcidenta Kurdio, kaj okcidenta Kartvelio (inklude okcidenta princlando Samcĥe) estis en otomanaj manoj dum Orienta Armenio, orienta Kurdio, kaj orienta Kartvelio (inklude orienta princlando Samcĥe) restis en Safavidaj manoj.[20] La Otomana Imperio akiris plej grandan parton de Irako, inklude Bagdado, kio havigis al ili aliron al la Persa Golfo, dum la Persoj retenis sian iaman ĉefurbon Tabriz kaj ĉiujn siajn aliajn nordokcidentajn teritoriojn en Kaŭkazo kaj kie ili estis antaŭ la militoj, kiel ĉe Dagestano kaj en ĉio kio estas nuntempe Azerbajĝano.[21][22]

Kampanjoj en la Hinda Oceano redakti

 
Otomana ŝiparo en la Hinda Oceano en la 16-a jarcento.

Otomanaj ŝipoj estis naviganta en la Hinda Oceano ekde la jaro 1518. Oni scias, ke otomanaj admiraloj kiel Hadim Sulejman Paŝa, Sejdi Ali Reis[23] kaj Kurtoğlu Hızır Reis veturis al la mogolaj imperiaj havenoj de Thatta, Surat kaj la princlando Ĝanĝira. Oni scias ankaŭ, ke la Mogola Imperiestro Ĝalaluddin Muhammad Akbar interŝanĝis ses dokumentojn kun Sulejmano la Granda.[23][24][25]

Sulejmano estris kelkajn markampanjojn kontraŭ la Portugaloj kiel klopodo por forigi ilin kaj reestabli komercon kun la Mogola Imperio. Adeno en Jemeno estis kaptita de Otomanoj en 1538, por havigi otomanan bazon por atakoj kontraŭ portugalaj posedaĵoj en la okcidenta marbordo de la Mogola Imperio.[26] Plu naviginte, la otomanoj malsukcesis kontraŭ la portugaloj ĉe la sieĝo de Diu en Septembro 1538, sed poste ili revenis al Adeno, kie ili fortikigis la urbon per 100 kanonoj.[26][27] El tiu bazo, Sulejman Paŝa sukcesis ekkontroli la tutan landon Jemeno, kaptante ankaŭ Sanaon.[26]

Per sia forta kontrolo de la Ruĝa Maro, Sulejmano sukcesis disputi la kontrolon de la komercvojoj el la portugaloj kaj eltenis gravan nivelon de komerco kun la Mogola Imperio laŭlonge de la tuta 16-a jarcento.[28]

El 1526 ĝis 1543, Sulejmano staciigis ĉirkaŭ 900 turkajn soldatojn por batali ĉe la somala Adal Sultanlando estrita de Ahmad ibn Ibrahim al-Ghazi dum la konkero de Abisenio. Post la unua Ajuran-Portugala milito, la Otomana Imperio en 1559 absorbis la malfortigitan Adal Sultanlando en sia teritorio. Tiu ekspansio pluigis la otomanan regadon en Somalio kaj en la Korno de Afriko. Tio pliigis sian influon ankaŭ en la Hinda Oceano por konkurenci kontraŭ la Portugala Imperio kun sia amika aliancano, nome la Ajurana Imperio.[29]

En 1564, Sulejmano ricevis ambasadon el Aĉeo (nome sultanlando en Sumatro, en nuntempa Indonezio), postulante Otomanan apogon kontraŭ portugaloj. Kiel rezulto, Sulejmano sendis otomanan ekspedicion al Aĉeo, kiu havigis etendan militistan apogon al la Aĉeanoj.[30]

La malkovro de novaj markomercaj vojoj fare de okcidenteŭropaj ŝtatoj ebligis, ke ili evitis la otomanan komercmonopolon. La portugala malkovro de la Kabo de Bona Espero en 1488 iniciatis serion de Otoman-Portugalaj marmilitoj en la Hinda Oceano laŭlonge de la 16-a jarcento. La Ajurana Sultanlando aliancana kun Otomanoj defiis la portugalan ekonomian monopolon en la Hinda Oceano uzante novan monerstampadon kiu sekvis la Otomanan modelon, tiel proklamante sintenon de ekonomia sendependeco rilate al la Portugaloj.[31]

Mediteraneo kaj Nordafriko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Franc-Otomana alianco kaj Hajredin Barbarosa.
 
Hajredin Barbarosa Paŝao venkis super la Sankta Ligo sub la komando de Andrea Doria en la Batalo de Prevezo en 1538.

En sekvanta periodo Sulejmano certigis por si kontrolon super grandega teritorio en Maroko kaj en Meza Oriento. Osmanida imperio ankaŭ dumtempe tute priregis plimulton de Mediteraneo. En la jaro 1562 Sulejmano akiris Transilvanion. Male malsukcesa estis sieĝado de Malto en la jaro 1565. Li mortis en 1566 dum sieĝado ĉe Szigetvár, kiu estis defendata de kroata bano Mikolao Zrina.

Plifirmiginta siajn konkerojn sur tero, Sulejmano ricevis la novaĵon ke fortikaĵo de Koroni en Moreo (en nuntempa Peloponezo, en duoninsula Grekio) estis konkerita de la admiralo de Karolo la 5-a nome Andrea Doria. La restado de hispanoj en Orienta Mediteraneo priokupis Sulejmanon, kiu vidis ĝin kiel frua indiko de la intenco de Karolo la 5-a rivali kun la otomana hegemonio en la mondoregiono. Agnoskante la neceson plifirmigi la mararmean dominadon en la Mediteraneo, Sulejmano nomumis eksterordinaran ŝiparmean komandanton nome Ĥair ad Din, konata de eŭropanoj kiel Barbarosa. Nomumita ĉef-admiralo, Barbarosa zorgis pri la rekonstruado de la otomana ŝiparo.

En 1535, Karolo la 5-a estris la Sanktan Ligon de 26 700 soldatoj (10 000 hispanoj, 8 000 italoj, 8 000 germanoj, kaj 700 Kavaliroj de Sankta Johano)[32] por venki kontraŭ la Otomanoj en Tunizo, kio kune kun la milito kontraŭ Venecio la sekvan jaron, kondukis Sulejmanon akcepti proponojn el Francisko la 1-a de Francio por formi aliancon kontraŭ Karolo.[16]:51 Etendaj islamaj teritorioj en Nordafriko estis aneksiitaj. La pirateco farita de Berbereskaj piratoj de Nordafriko povas esti vidita en la kunteksto de la militoj kontraŭ Hispanio.

 
Francisko la 1-a (maldekstre) kaj Sulejmano la 1-a (dekstre) iniciatis la Franc-Otomanan aliancon. Komponaĵo de du apartaj pentraĵoj fare de Tiziano, ĉirkaŭ 1530.

En 1541, la hispanoj kondukis nesukcesan ekspedicion al Alĝero. En 1542, frontante la komunan Habsburgan malamikon dum la Italiaj Militoj, Francisko la 1-a klopodis renovigi la Franc-Otomanan aliancon. Komence de 1542, Polin sukcese negocadis la detalojn de la alianco, kaj la Otomana Imperio promesis sendi 60 000 trupojn kontraŭ la teritorioj de la germana reĝo Ferdinando, kaj 150 militŝipojn kontraŭ Karolo, dum Francio promesis ataki Flandrion, ĉikanadi la marbordojn de Hispanio per ŝiparmea forto, kaj sendi 40 militŝipojn helpi la turkojn por operacoj en Levantenio.[33]

En Aŭgusto 1551, la otomana ŝiparmea komandanto Turgut Reis atakis kaj konkeris Tripolon kiu estis posedo de la kristanaj Kavaliroj de Malto ekde 1530. En 1553, Turgut Reis estis nomumita komandanto de Tripolo fare de Sulejmano, kio faris la urbon grava centro por la pirataj atakoj entreprenitaj el Berberio en Mediteraneo kaj la ĉefurbo de la Otomana provinco Tripolitanio.[34] En 1560, povega ŝiparmea forto estis sendita rekapti Tripolon, sed tiu forto estis venkita en la Batalo de Ĝerbao.[35]

 
La sieĝo de Malto en 1565: alveno de la turka ŝiparmeo, de Mateo Pérez de Aleccio.

Aliloke en Mediteraneo, kiam la Kavaliroj Hospitalanoj estis re-establitaj kiel Kavaliroj de Malto en 1530, iliaj agadoj kontraŭ islamaj ŝipoj tuj kolerigis la Otomanojn, kiuj arigis alian amasan ŝiparmeon por elhejmigi la Kavalirojn el Malto. La Otomanoj invadis Malton en 1565, kaj entreprenis la Grandan Sieĝon de Malto, kiu startis la 18an de Majo kaj daŭris ĝis la 8a de Septembro, kaj estis evidente portretita en la freskoj de Matteo Perez d'Aleccio ĉe Sankta Mikaelo kaj Sankta Georgo. Dekomence, ŝajnis, ke tio estos ripeto de la batalo ĉe Rodoso, kaj plej granda parto el urboj de Malto estis detruitaj kaj duono el la Kavaliroj estis mortigitaj en batalo; sed helpa forto el Hispanio eniris en la batalo, kio rezultis en la fina perdo de 10 000 Otomanaj trupoj kaj la venko de la lokaj maltaj civitanoj.[36]

Regado redakti

Grandan influon je lia politiko havis lia ukrain-devena ĉefa edzino Roksolana. Ŝi grave influis sian edzon kaj la politikon de la Osmana Imperio, surtronigis sian filon Selimo la 2-a kaj tial ŝi iĝis unu el plej konataj sultaninoj de la periodo nomita Sultanlando de la Virinoj.

Sulejmano la 1-a en sia regno sistemigis jursistemon, li helpis arton, li interesiĝis pri filozofio kaj poezio.

Osmanida imperio dum la regado de Sulejmano atingis zeniton de sia potenco kaj ĝi fariĝis monda grandpotenco. Post lia morto oni ankoraŭ sukcesis disvastigi osmanidajn teritoriojn, sed ekde la 2-a duono de la 17-a jarcento jam komenciĝis dumtempa malfloro.

Referencoj redakti

  1. Merriman.
  2. Mansel, 61.
  3. Atıl, 24.
  4. Imber, Colin (2002). The Ottoman Empire, 1300–1650: The Structure of Power. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-333-61386-3. p.  49 
  5. Bunting, Tony. "Siege of Rhodes". Encyclopedia Britannica. Alirita la 10an de Aprilo 2018.
  6. Severy, Merle (November 1987). "The World of Süleyman the Magnificent". National Geographic. Washington, D.C.: National Geographic Society. 172 (5): 580. ISSN 0027-9358.
  7. Labib, Subhi (Novembro 1979). "The Era of Suleyman the Magnificent: Crisis of Orientation". International Journal of Middle East Studies. London: Cambridge University Press. 10 (4): 435–51. doi:10.1017/S002074380005128X. ISSN 0020-7438. S2CID 162249695.p. 444.
  8. Bonney, Richard. "Suleiman I (“the Magnificent”) (1494–1566)." Arkivita la 8an de Aŭgusto 2022 ĉe Wayback Machine The Encyclopedia of War (2011).
  9. Somel, Selcuk Aksin. The A to Z of the Ottoman Empire. No. 152. Arkivita la 8an de Aŭgusto 2022 ĉe Wayback Machine Rowman & Littlefield, 2010.
  10. Erasmus, Desiderius. The Correspondence of Erasmus: Letters 2635 to 2802 April 1532-April 1533. Vol. 19. Arkivita la 26an de Decembro 2022 ĉe Wayback Machine University of Toronto Press, 2019.
  11. Shaw, Stanford J., kaj Ezel Kural Shaw. History of the Ottoman Empire and Modern Turkey: Volume 1, Empire of the Gazis: The Rise and Decline of the Ottoman Empire 1280-1808. Vol. 1. Arkivita la 8an de Aŭgusto 2022 ĉe Wayback Machine Cambridge University Press, 1976.
  12. Faroqhi, Suraiya N., kaj Kate Fleet, eld. The Cambridge History of Turkey: Volume 2, The Ottoman Empire as a World Power, 1453–1603. Arkivita la 8an de Aŭgusto 2022 ĉe Wayback Machine Cambridge University Press, 2012
  13. Imber, Colin (2002). The Ottoman Empire, 1300–1650: The Structure of Power. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-333-61386-3. p. 53.
  14. Imber, Colin (2002). p. 54.
  15. "István Dobó". Encyclopaedia Britannica.
  16. 16,0 16,1 Imber, Colin (2002). The Ottoman Empire, 1300–1650 : The Structure of Power. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-333-61386-3.
  17. 17,0 17,1 Sicker, Martin. (2000) The Islamic World In Ascendancy : From the Arab Conquests to the Siege of Vienna.
  18. Burak, Guy. (2015) The Second Formation of Islamic Law: The Ḥanafī School in the Early Modern Ottoman Empire. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-09027-9.
  19. “1548–49”, The Encyclopedia of World History.
  20. Mikaberidze, Alexander. (2015) Historical Dictionary of Georgia, 2‑a eldono, Rowman & Littlefield. ISBN 978-1442241466.
  21. The Reign of Suleiman the Magnificent, 1520–1566, V.J. Parry, A History of the Ottoman Empire to 1730, eld. M.A. Cook (Cambridge University Press, 1976), 94.
  22. Mikaberidze, Alexander. (31a de Julio 2011) Conflict and Conquest in the Islamic World: A Historical Encyclopedia, Volume 1. ABC-CLIO. ISBN 978-1598843361.
  23. 23,0 23,1 Özcan, Azmi. (1997) Pan-Islamism: Indian Muslims, the Ottomans and Britain, 1877–1924. BRILL, p. 11–. ISBN 978-90-04-10632-1.
  24. (1996) “Six Ottoman documents on Mughal-Ottoman relations during the reign of Akbar”, Journal of Islamic Studies 7 (1), p. 32–48. doi:10.1093/jis/7.1.32. 
  25. Farooqi, Naimur Rahman. (1989) Mughal-Ottoman relations: a study of political & diplomatic relations between Mughal India and the Ottoman Empire, 1556–1748. Idarah-i Adabiyat-i Delli.
  26. 26,0 26,1 26,2 Kour, Z. H.. (27a de Julio 2005) The History of Aden. Routledge. ISBN 978-1-135-78114-9.
  27. İnalcik, Halil. (1997) An economic and social history of the Ottoman Empire. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-57456-3.
  28. History of the Ottoman Empire and modern Turkey by Ezel Kural Shaw p. 107 [1] (el Retarkivo {{{1}}})
  29. (1936) “The British Somaliland-Ethiopia Boundary”, Geographical Journal 87 (4), p. 289–302. doi:10.2307/1785556. 
  30. Black, Jeremy. (1996) The Cambridge Illustrated Atlas of Warfare: Renaissance to Revolution, 1492–1792, Volume 2. Cambridge University Press. ISBN 0-521-47033-1.
  31. Coins From Mogadishu, c. 1300 to c. 1700 de G.S.P. Freeman-Grenville, p. 36
  32. Clodfelter, Micheal (9a de Majo 2017). Warfare and Armed Conflicts: A Statistical Encyclopedia of Casualty and Other Figures, 1492–2015, 4a eld. McFarland. ISBN 9780786474707 – via Google Books.
  33. Setton, Kenneth Meyer. (4a de Januaro 1976) The Papacy and the Levant, 1204–1571. American Philosophical Society. ISBN 9780871691613.
  34. A history of the Maghrib in the Islamic period Jamil M. Abun-Nasr p. 190 [2]
  35. A History of the Ottoman Empire to 1730: chapters from the Cambridge history de Vernon J. Parry p. 101 [3]
  36. . History of Malta and Gozo – From Prehistory to Independence.

Literaturo redakti

Presitaj fontoj redakti

  • Ahmed, Syed Z (2001). The Zenith of an Empire : The Glory of the Suleiman the Magnificent and the Law Giver. A.E.R. Publications. ISBN 978-0-9715873-0-4.
  • Atıl, Esin (1987). The Age of Sultan Süleyman the Magnificent. Washington, D.C.: National Gallery of Art. ISBN 978-0-89468-098-4.
  • Atıl, Esin (Julio–Aŭgusto 1987). "The Golden Age of Ottoman Art" Arkivigite je 2011-06-09 per la retarkivo Wayback Machine. Saudi Aramco World (Houston, Texas: Aramco Services Co) 38 (4): 24–33. ISSN 1530-5821. Konsultita la 18an de Aprilo 2007.
  • Barber, Noel (1976). Lords of the Golden Horn : From Suleiman the Magnificent to Kamal Ataturk. London: Pan Books. ISBN 978-0-330-24735-1.
  • Clot, André (1992). Suleiman the Magnificent : The Man, His Life, His Epoch. London: Saqi Books. ISBN 978-0-86356-126-9.
  • Garnier, Edith, L'Alliance Impie Editions du Felin, 2008, Paris ISBN 978-2-86645-678-8 Intervjuo Arkivigite je 2009-08-18 per la retarkivo Wayback Machine
  • Greenblatt, Miriam (2003). Süleyman the Magnificent and the Ottoman Empire. New York: Benchmark Books. ISBN 978-0-7614-1489-6.
  • Imber, Colin (2002). The Ottoman Empire, 1300–1650 : The Structure of Power. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-333-61386-3.
  • Kinross, Patrick (1979). The Ottoman centuries: The Rise and Fall of the Turkish Empire. New York: Morrow. ISBN 978-0-688-08093-8.
  • Labib, Subhi (Novembro 1979). "The Era of Suleyman the Magnificent: Crisis of Orientation". International journal of Middle East studies (London: Cambridge University Press) 10 (4): 435–451. ISSN 0020-7438.
  • Lamb, Harold (1951). Suleiman, the Magnificent, Sultan of the East. Garden City, N.Y.: Doubleday. ISBN 1-4067-7271-2. OCLC 397000.
  • Levey, Michael (1975). The World of Ottoman Art. Thames & Hudson. ISBN 0-500-27065-1.
  • Lewis, Bernard (2002). What Went Wrong? : Western Impact and Middle Eastern Response. London: Phoenix. ISBN 978-0-7538-1675-2.
  • Mansel, Phillip (1998). Constantinople : City of the World's Desire, 1453–1924. New York: St. Martin's Griffin. ISBN 978-0-312-18708-8.
  • Merriman, Roger Bigelow (1944). Suleiman the Magnificent, 1520–1566. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 1-4067-7272-0. OCLC 784228.
  • Severy, Merle (Novembro 1987). "The World of Süleyman the Magnificent". National geographic (Washington, D.C.: National Geographic Society) 172 (5): 552–601. ISSN 0027-9358.
  • Sicker, Martin (2000). The Islamic World In Ascendancy : From the Arab Conquests to the Siege of Vienna. Westport, Connecticut: Praeger. ISBN 978-0-275-96892-2.
  • "Suleiman The Lawgiver". Saudi Aramco World (Houston, Texas: Aramco Services Co) 15 (2): 8–10. Marto–Aprilo 1964. ISSN 1530-5821. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [4] Arkivigite je 2014-05-05 per la retarkivo Wayback Machine

Retaj fontoj redakti

  • "1548–49". The Encyclopedia of World History. 2001. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [5][rompita ligilo]
  • "1553–55". The Encyclopedia of World History. 2001. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [6] Arkivigite je 2009-01-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • "A 400 Year Old Love Poem". Women in World History Curriculum Showcase. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [7]
  • Embree, Mark (2004). "Suleiman The Magnificent". Arkivita el la originalo la 30an de Septembro 2006 [8]. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [9]Arkivigite je 2006-09-30 per la retarkivo Wayback Machine
  • Halman, Talat (1988). "Suleyman the Magnificent Poet". Arkivita el la originalo la 9an de Marto 2006. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [10]
  • "The History of Malta". 2007. Arkivita el la originalo la 1an de Majo 2007 [11]. Konsultita la 27an de Aprilo 2007. [12]Arkivigite je 2007-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
  • "Muhibbî (Kanunî Sultan Süleyman)". Türkçe Bilgi—Kim kimdir? (en Turka). Konsultita la 13an de Januaro 2008. [13]
  • Russell, John (26 January 2007). "The Age of Sultan Suleyman". New York Times. Konsultita la 9an de Aŭgusto 2007. [14]
  • Yapp, Malcolm Edward (2007). "Suleiman I". Microsoft Encarta. Konsultita la 17an de Aprilo 2008. [15] Arkivigite je 2008-10-03 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo redakti

  • Alum Bati, "Harem Secrets", Trafford, 2008, ISBN 142515750-5
  • Bridge, Anthony (1983). Suleiman the Magnificent, Scourge of Heaven. New York: F. Watts. ISBN 0-88029-169-9. OCLC 9853956.
  • Downey, Fairfax Davis. The Grand Turke, Suleyman the Magnificent, sultan of the Ottomans. New York: Minton, Balch & Company. OCLC 25776191.
  • André Clot, Soliman Le Magnifique, Fayard, Paris, 1983, 469 p. ISBN 2-213-01260-1

Eksteraj ligiloj redakti

  • Hooker, Richard. "The Ottomans: Suleyman". Konsultita la 2an de Septembro 2007. [16] Arkivigite je 1999-01-17 per la retarkivo Wayback Machine
  • Lybyer, Albert Howe (1913). The government of the Ottoman empire in the time of Suleiman the Magnificent. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-404-14681-3. OCLC 1562148. [17]
Antaŭe:Osmanida imperiestroPoste: 
Selim la 1-a15201566Selim la 2-a