Sanao

ĉefurbo de Jemeno

Sanao (arabe صنعاء [Ṣanaʿāʾ] - estas la ĉefurbo de Jemeno. Dum januaro 2005 la urbo havis 1 937 451 loĝantojn. Sanao estas la politika, ekonomia kaj kultura centro de la lando.

Sanao
arabe صنعاء Ṣana'ā'
urbo
Oficiala nomo: صنعاء
Ŝtato Jemeno Jemeno
Duoninsulo Araba duoninsulo
Gubernio Gubernio Sanao
Historiaj regionoj
Subdivido
Memorindaĵo Bab Al-Yemen
Situo Sanao
 - alteco 2 200 m s. m.
 - koordinatoj 15° 20′ 54″ N 44° 12′ 23″ O / 15.34833 °N, 44.20639 °O / 15.34833; 44.20639 (mapo)
Loĝantaro 1 937 451 (2005)
Unua skribmencio 1-a jarcento
Horzono UTC (UTC+3)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Malnova Urbo de Sanao
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1986 (#10)
Numero 385
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj iv, v, vi
Situo enkadre de Jemeno
Situo enkadre de Jemeno
Situo enkadre de Jemeno
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Sana'a
Retpaĝo: www.sanaacity.com
Map
Konstruaĵoj en la malnova urbo montrantaj lokan arkitekturon
1 000 jaroj malnova Bab Al-Yemen (Pordego de Jemeno) ĉe la centro de la malnova urbo
Domoj en la historia urbocentro de Sanao
La rezidejo de la imamo Jahja proksime de Sanao

Geografio redakti

La urbo situas 2 200 metrojn super la marnivelo okcidente de la monto Nokum, 320 kilometrojn norde de la havena urbo Adeno.


Kulturo kaj vidindaĵoj redakti

Sanao estas mondfama pro sia unika arkitekturo. En la eksa palaco de la imamo nuntempe troviĝas la nacia muzeo pri jemena historio. La historia urbocentro [1] estas ĉirkaŭita de remparo, interrompita de sep urbaj pordegoj. La urbocentro konsistas el miloj da turaj domoj de ĝis ok etaĝoj el sabla argilo, kiuj ĉiuj konstruiĝis antaŭ pluraj jarcentoj.

La unika urbocentro dum la jaro 1988 deklariĝis Monda Kultura Heredaĵo de UNESKO kaj sekve amplekse restaŭriĝis. La projekto pri restaŭriĝo mem dum la jaro 1995 ricevis la arkitekturan premion Aga Khan. Centre de la urbo ekzistas pluraj muzeoj kaj grandan bazaron, kie vendiĝas interalie juveloj kaj artaĵoj el arĝento, vestaĵoj kaj tukoj el silko, produktoj el ledo kaj tapiŝoj.

Araba kultura ĉefurbo 2004 redakti

Dum la jaro 2004 Sanao estis araba kultura ĉefurbo[2][rompita ligilo]. Kadre de ties programo ne nur prezentiĝis la landa kulturo el la prahistoria, islama kaj juda historio kaj la nuntempo, sed ankaŭ venis kaj prezentiĝis elstaraj gastoj el eŭropaj kaj aliaj aziaj kulturoj. Ekzemple gastis kaj prelegis la germana romanverkisto Günter Grass, kaj la Eŭropa Filharmonio el la urbo Magdeburg dum februaro en la historia urbocentro donis subĉielan koncerton de klasika germandevena muziko de la verkistoj Ludwig van Beethoven, Johannes Brahms kaj Wolfgang Amadeus Mozart. Entute temis pri la unua koncerto de filharmonia orkestro en Jemeno.

Ekonomio kaj infrastrukturo redakti

La urbo estas la plej grava ekonomia centro de la lando. Gravas fabrikado de vestaĵoj kaj ĉiuspecaj metiejoj. Agrikulture en la ĉirkaŭa regiono aparte gravas la kultivado de diversaj fruktoj.

Trafiko redakti

Por la publika transporto preskaŭ ekskluzive uziĝas dizelmotoraj aŭtobusoj. La urbo havas internacian flughavenon.

Eduko redakti

La universitato de Sanao fondiĝis dum la jaro 1970.

 
la regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao, Sanao markita en la reĝlando Ŝeba

Eksteraj ligiloj redakti