Por la samnoma ĝenro en mangao kaj animeo, vidu: Haremo (ĝenro)

Haremo (arabe حريم harîm = haram) estas en araba tradicio parto de domo, malpermesita por aliaj viroj, ol por mastro de la domo. La plej konataj kaj la plej grandiozaj haremoj estadis en Otomana imperio. La vorto signifis privateco kaj ĝi estis tre respektata kaj estimata.

Sceno en haremo, Giovanni Antonio Guardi
Banejo en haremo - pentraĵo de franca pentristo Jean-Léon Gérôme, el la 19-jc.
Haremo en la 19-jarcenta Egiptio
L'haremo - la pentraĵo de Giulio Rosati
L'haremo - la pentraĵo de Giulio Rosati

Laŭ Francisko Azorín haremo estas Parto de la mahometana loĝejo por la virinoj.[1] Li indikas etimologion el araba harem.[2]

En okcidentaj lingvoj kiel ekzemple en la angla la vorto rilatas al kolektivo de virinoj en poligamiaj hejmoj kaj al lokoj, kiuj estas por fremdaj viroj malpermesitaj. En pli moderna koncipo tio estas kvanto de virinoj, kiuj estas tiel ĉi je dispono al unu viro.

Rilataj temoj redakti

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 88.
  2. Azorín, samloke.