Jean-Léon Gérôme
Jean-Léon GÉRÔME (11a de Majo 1824 – 10a de Januaro 1904) estis franca pentristo kaj skulptisto en la stilo nune konata kiel akademiismo. La gamo de lia verkaro inkludis historiajn pentraĵojn, grekan mitologion, orientismon, portretojn, kaj aliajn temojn, portante la akademian pentrartan tradicion al arta pinto. Li estas konsiderita unu el la plej gravaj pentristoj el tiu akademia periodo. Li estis ankaŭ instruisto kun longa listo de studentoj.
Jean-Léon Gérôme | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1824 en Vesoul |
Morto | 10-an de januaro 1904 (79-jara) en 9-a arondismento de Parizo |
Tombo | Tombejo de Montmartre |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj • College Gérôme |
Familio | |
Frat(in)o | Q84624872 |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto |
Verkoj | Pollice verso Bonaparte Before the Sphinx Slave Market in Rome The Duel After the Masquerade Consummatum est Pigmaliono kaj Galateo |

Lia pentraĵo, La kokolukto (1846), estas akademia ekzerco, kiu prezentas nudan junulon kaj apenaŭ vestita junulino kun du luktokokoj, kaj la Golfo de Napolo fone. Li sendis tiun pentraĵon al la Salono de 1847, kie ĝi akiris tria-klasan medalon.
Li veturis en 1853 al Konstantinopolo, kio estos lia unua veturo el multaj al Oriento (Grekio, Turkio, Danubo, Egipto), kies temojn li pentros.
Ĉirkaŭ 1853 li amikiĝis en etoso de artistoj kaj intelektuloj, nome kun George Sand, Hector Berlioz, Johannes Brahms, Gioachino Rossini, Théophile Gautier kaj Ivan Turgenev.
BibliografioRedakti
- Benezit E. - Dictionnaire des Peintres, Sculpteurs, Dessinateurs et Graveurs - Librairie Gründ, Paris, 1976; (ISBN 2-7000-0156-7)
- Laurence des Cars, Dominque de Font-Rélaux and Édouard Papet (eld.), The Spectacular Art of Jean-Léon Gérôme, (1824–1904), Paris: SKIRA, 2010
- Scott C. Allan and Mary Morton (eld.), Reconsidering Gérôme, Los Angeles: J. Paul Getty Museum, 2010, in: Art Bulletin 94 (2012), No. 2, pp. 312–316
- Turner, J. - Grove Dictionary of Art - Oxford University Press, USA; new edition (January 2, 1996); (ISBN 0-19-517068-7)
Eksteraj ligilojRedakti
- Listo de studentoj kun ekzemploj de verkoj, biografio, leteroj, bildaro de Gerome
- Artencyclopedia.com pri Gérôme
- www.jeanleongerome.org preskaŭ 300 bildoj de la artisto