Surat
Surat, en loka lingvo સુરત, hinde सूरत estas havenurbo, urbo kaj distrikta sidejo (onidire diamanto-ĉefurbo) en Barato, en subŝtato Guĝarato. La angla historia nomo estis Suryapur.
Surat | |||
---|---|---|---|
| |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 394 XXX , 395 XXX [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 935 000 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 18 150 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 12′ N, 72° 50′ O (mapo)21.20572.84Koordinatoj: 21° 12′ N, 72° 50′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 13 m [+] | ||
Areo | 327 km² (32 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informoj Redakti
- Areo: 327 km²
- Supermara alteco: 13 m
- Loĝantaro: 5 374 000 en 2010
- Horzono: UTC +5:30
- Aŭtokodo: GJ-05
- Poŝtkodo: 395 0xx
- Telefonkodo: 0261
Situo Redakti
Historio Redakti
En la fruaj jarcentoj la haveno de Surat estis utiligita, kiel enirejo de pilgrimantoj. Laŭ la onidiroj la urbo fondiĝis en la 15-a jarcento. En 1512 kaj en 1530 la portugaloj bruldetruis la urbon. En 1540 fortikaĵo konstruiĝis, kaj la haveno estis grava bazo de la portugaloj. En 1608 britaj ŝipoj alvenis kaj en 1613 ili venkis la portugalojn. Dume ankaŭ nederlandanoj alvenis. En 1837 inundo kaj incendio okazis. En 2006 granda inundo okazis. Nun Surat havas la plej grandan sintezan teksaĵo-produktado-centron de la lando.
Klimato Redakti
Surat havas tropikan klimaton kun musono (inter julio-septembro). Jare pluvas po 2500 mm. La somero daŭras inter marto-junio. En aprilo kaj en majo estas varmego kun 30 °C. Vintro estas inter decembro kaj februaro kun temperaturo 22 °C. Tiam malofte pluvas.
Trafiko Redakti
Enurbe modernaj aŭtobusoj trafikas. Surat havas modernan flughavenon. La kontaktoj laŭ aŭtovojoj kaj fervojoj estas bonaj.
Vidindaĵoj Redakti
- Maljuna fortikaĵo de 1546
- muzeo de 1898 pri artoj kaj metioj
- nederlanda tombejo
- nederlanda ĝardeno
- templo nomata Ĉintamani Jain el la 15-a jarcento
- bazarejo kaj aparte ankaŭ fiŝobazarejo kaj kamelobazarejo
- subĉiela teatro nomata Rangupavan
Vidu ankaŭ Redakti
- Kambej-Golfo
- Listo de milionurboj
- Plej grandaj urboj (laŭ enloĝantaro)
- Dio - unu por ĉiuj