Fortikaĵo de Eger

Fortikaĵo de Eger estas parte rekonstruita Monumento historia en Hungario, en urbocentro de Eger.

Parto de la fortikaĵo en Eger

Historio redakti

En tiu loko Stefano la 1-a (Hungario) konstruis romanikan rotondon. Post invado de la tataroj en la 1260-aj jaroj oni konstruis ankaŭ fortikaĵon, kies parto estis la pli frue konstruita episkopa palaco. En la 16-a jarcento la muroj estis fortigitaj. En 1552 la turkoj ne povis okupi la fortikaĵon pro heroeco de la defendantoj. Baldaŭe en 1596 la turkoj sukcese sieĝis la fortikaĵon, fine la Habsburgoj reokupis ĝin en 1687. Diversaj partoj de la fortikaĵo estis detruita en 1701. En la 19-a jarcento pro konstruado de fervoja linio denove partoj de la fortikaĵo malaperis. Spite tion, oni komencis ankaŭ rekonstruojn kaj nuntempe diversaj muzeoj estas videblaj en la fortikaĵo.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

 
Ĉefenirejo de la fortikaĵo
 
La iama episkopa palaco en la fortikaĵo