Erzurum (armene Կարին, 'Karin') estas turka urbo en la provinco Erzurum en la orienta Turkio, kun ĉ. 421 000 loĝantoj (2004). La urbo estis origine konata en la armena sub la nomo Karno K'aghak' (armene: Կարնո քաղաք), kiu signifas urbo de Karin.

Erzurum
metropola municipo en Turkio • urbego • urbo
Administrado
Poŝtkodo 25x xxx
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 767 848  (2018) [+]
Loĝdenso 30 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 55′ N, 41° 17′ O (mapo)39.90972222222241.275555555556Koordinatoj: 39° 55′ N, 41° 17′ O (mapo) [+]
Alto 1 900 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha)
Horzono UTC+03:00 [+]
Erzurum (Turkio)
Erzurum (Turkio)
DEC
Erzurum
Erzurum
Situo de Erzurum

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Erzurum [+]
vdr

Ĝi situas en alto de 1 950 m, sur produktiva ebenaĵo, apud la karavana vojo inter Anatolio kaj Irano. Ĝi estas grava komerca kaj militista centro ekde la mezepoko. Nun ĝi estas la plej granda fervoja stacio inter Ankaro kaj Irano.

La urbo havis la nomon Theodosiopolis en la Bizanca imperio. La urbon nomumis la araboj kaj turkoj ekde la 14-a jarcento kiel Arzan ar-Rum aŭ Arz ar-Rum, el kio venas la hodiaŭa nomo.

Historio redakti

La loko graviĝis nur en la 5-a jarcento kiel bizanca fortikaĵo. Ĝin okupis araboj en 653, ekde tiam konkurbatalis por ĝi la bizanca imperio, araboj kaj armenoj, dum fine okupis ĝin la selĝukaj turkoj en 1071. La urbo floris en la 13-a jarcento dum regado de la selĝukaj sultanoj.

Ĝi venis sub osmanan regaon en 1515. La urbon okupis rusaj taĉmentoj en 1829, 1878 kaj 191618 (Batalo de Erzurum).

En julio de 1919, en Erzurum prezidis Mustafa Kemal en la unua turka nacia kongreso, kiu poste decidis pri establo de la Turka Respubliko.

Turismo redakti

Gravaj konstruaĵoj estis:

  • Selĝukaj teologiaj altlernejoj (fonditaj en 1253 kaj 1308)
  • Granda Moskeo (13-a jc.)
  • Reĝaj maŭzoleoj (12-a kaj 13-a jc.).

Aliaj informoj redakti

En la urbo funkcias la Universitato Atatürk (ekde 1957).

Erzurum gravas kiel bestokomerca centro, dum la urbo ne havas gravan industrian branĉon (krom sukerfabrikoj). La lokaj metiistoj pretigas metalvarojn kaj selojn.

Gravaj agrikulturaj produktoj estas la tritiko, hordeo, milio, sukerbeto kaj legomoj.

 
madraso Çifte Minareli