Beogrado
Beogrado (serbe Београд) estas milionurbo, la ĉefurbo de Serbio. Beogrado estas la universitata, industria, komerca kaj trafika centro de la lando. La historia hungara loknomo estas Nándorfehérvár.
Beogrado (Град Београд) | |||
serbe Београд, serbe Beograd | |||
urbo | |||
|
|||
Ŝtato | Serbio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | ||
Historiaj regionoj | Bizanca imperio, Reĝlando SHS, SFRJ | ||
Konata loko | Templo de sankta Sava | ||
Konstruaĵoj | Avala televidturo, Genex Tower nubskrapulo | ||
Riveroj | Danubo, Sava | ||
Situo | Beogrado | ||
- alteco | 117 m s. m. | ||
- koordinatoj | 44° 49′ 14″ N 20° 27′ 44″ O / 44.82056 °N, 20.46222 °O (mapo) | ||
Areo | 359,96 km² (35 996 ha) | ||
- de metropolo | 3 222,68 km² (322 268 ha) | ||
Loĝantaro | 1 281 801 (2007) | ||
- de metropolo | 1 670 000 | ||
Denseco | 3 560,95 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 518 loĝ./km² | ||
Fondo | 279 antaŭ Kristo | ||
- urbaj rajtoj | 150 | ||
Urbestro | Aleksandar Šapić
(Serba Progresa Partio)
| ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 11000 | ||
Telefona antaŭkodo | (+381) 11 | ||
Aŭtokodoj | BG | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Serbio
| |||
Urba mapo
| |||
Vikimedia Komunejo: Belgrade | |||
Retpaĝo: www.beograd.rs | |||
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 1 197 714 loĝantoj sur areo de 359,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 327 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiBeogrado situas apud la kunfluejo de la riveroj Danubo kaj Sava. Ĝia areo estas 3222,68 km²; ĝia horzono estas GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro). La averaĝa supermara alteco estas 132m, kiu varias inter 70-303m, sed la proksima monto Avala estas 511 m-ojn alta.
Historio
redaktiLa plej frue keltoj vivis tie, poste Beogrado apartenis al Romia Imperio, kiel Singidunum. Slavoj alvenis en la 7-a jarcento. En 1403 ĝi estis ĉefurbo de Serbio, inter 1918-2003 ĉefurbo de Jugoslavio, inter 2003-2006 ĉefurbo de Serbio kaj Montenegro, ekde 2006 denove ĉefurbo de Serbio. En 1456 la turkoj vane sieĝis la fortikaĵon, kiun hungaroj defendis. En 1521 la turkoj havis la urbon ĝis 1867. Dum la 1-a mondmilito tie komenciĝis la bataladoj. En 1941 la germanoj, post 3 jaroj la britoj, en 1999 NATO bombardis la urbon.
Vidindaĵoj
redakti- nacia muzeo de 1844
- preĝejo, la plej granda ortodoksa preĝejo de la mondo
- nacia teatro
- fortikaĵo
- reĝa palaco
- etnografia muzeo
- Nacia Muzeo de Serbio
- Nacia Biblioteko de Serbio
Servoj
redaktiHomoj rilataj al Belgrado
redakti- hungara-serba aktoro Aleksandar Bačvanski
- hungara ministro Béla Linder
- hungara-serba pentristo Péter Dobrovits
- hungara inĝeniero pri minado Vilmos Fuchs
- Zoran Žiletić, filologo
Ĝemelurboj
redaktiBeogrado kaj Esperanto
redaktiEn la urbo okazis kongreso de SAT en 1956, la UK 1973 kaj denove kongreso de SAT en 2006.