Péter Dobrovits [dobroviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobrovits Péter, serbe Петар Добровић, ankaŭ Petar Dobrović estis hungara-serba pentristo, politikisto, prezidanto de Hungar-serba respubliko Baranya-Baja. Lia familia nomo estis laŭ alia hungara ortografio Dobrovics [dobroviĉ].

Péter Dobrovits
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1890 (1890-01-14)
en Pécs
Morto 27-an de januaro 1942 (1942-01-27) (52-jaraĝa)
en Beogrado
Tombo Nova tombejo en Beogrado Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario
Jugoslavio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo artokritikisto
pentristo
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Péter Dobrovits: S-ino Olga Dobrović (1938)

Péter Dobrovits [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1890 en Pécs, li mortis la 27-an de januaro 1942 en Beogrado.

Biografio

redakti

Péter Dobrovits devenis el serba familio (laŭ kelkaj biografioj el kroata familio). Li frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, kie li ofte estis humiligita pro serba deveno. Li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1912 [1] Arkivigite je 2018-09-24 per la retarkivo Wayback Machine. Lia ĉefinstruisto estis Tivadar Zemplényi. Post siaj studoj li aliĝis al rondo de Lajos Kassák, same al serbaj kaj kroataj artistoj. Liaj grafikaĵoj aperis ekzemple en Nyugat. Kelkfoje nelonge li vizizis Parizon. An majo de 1918 armea ribelo okazis en Pécs kun partopreno de Dobrovits, tial li estis kondamnita kelkajn monatojn. En novembro la serba armeo okupis Pécs, Dobrovits tuj estis helpanto kaj interpretisto. Laŭ Traktato de Trianon la serboj forlasis la urbon, sed Dobrovits kaj Béla Linder deklaris marionetan ŝtaton, kiu vivis 6 tagojn, poste Dobrovits vivis kaj Parizo kaj Beogrado. En 1937 li partoprenis en fondo de arta akademio en Beogrado, poste li instruis. Li pentradis portretojn kaj pejzaĝojn. Li mortis pro koratako.

Elektitaj ekspozicioj

redakti

Elektitaj pentraĵoj

redakti

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti