Juan Manuel Santos

Juan Manuel SANTOS CALDERÓN estas kolombia komercisto, ĵurnalisto kaj politikisto. Li naskiĝis la  10-an de aŭgusto 1951(nun 1951-08-10) en Bogoto, do nun estas 71-jara. Dum la jaroj 2000-2002 li estis financ-ministro, kaj de la 19a de julio 2006 ĝis 23a de majo 2009 li estis defend-ministro. Ekde la 7-a de aŭgusto 2010 ĝis la 7-a de aŭgusto 2018 li estis la Prezidento de Kolombio.

Juan Manuel Santos
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png
Prezidento de Kolombio
Juan Manuel Santos and Lula (cropped).jpg
Persona informo
Juan Manuel Santos Calderón
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1951 (1951-08-10) (71-jara)
en Bogoto
Religio katolikismo [#]
Lingvoj hispana [#]
Ŝtataneco Kolombio [#]
Alma mater Universitato de KansasoLondona Lernejo de Ekonomiko • John F. Kennedy School of Government • Universitato Tufts • The Fletcher School of Law and Diplomacy • Kansasa Ŝtata Universitato • Colegio inediluz [#]
Partio Partio Sociala de Unueco Nacia [#]
Subskribo Juan Manuel Santos
Familio
Patro Enrique Santos Castillo [#]
Gefratoj Enrique Santos Calderón • Luis Fernando Santos [#]
Edz(in)o María Clemencia Rodríguez Múnera [#]
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoekonomikistoadvokato • partoprenanto de internacia forumo [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Politika agadoRedakti

En septembro 2016 en Kartageno (Kolombio) Prezidento Juan Manuel Santos subskribis kun komandantaro de FARK (FARC) pacan pakton en kiu dum 6 monatoj post referendumo la anoj de FARK devus senarmiĝi sub kontrolo de UNO. Por senarmiĝintaj FARKanoj estis planita amnestio, tamen la komandantoj kulpaj de milit-murdoj devus konfesi siajn kulpojn. La pakto antaŭvidas por la kulpantoj de la milit-murdoj la punon de 5 ĝis 8 jaroj en malliberejo.

La referendumo estis 51 % kontraŭ la paca interkompreniĝo inter Prezidento kaj terorisma gerilistaro de FARK (FARC) en Kolombio.

En la jaro 2016 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco pro la paca interkompreniĝo kun terorisma gerilistaro de FARK (FARC) en Kolombio([1]).

EdukadoRedakti

Li finis ekonomikan fakultaton de Universitato de Kansaso kaj studis ankaŭ en usona Universitato Harvard en Kembriĝo (Masaĉuseco). Poste laboris science kiel profesoro pri ekonomiko en la Universitato de los Andes.

Antaŭe:Prezidento de KolombioPoste: 
Álvaro Uribe Vélez2010-2018Iván Duque Márquez

ReferencojRedakti