Nord-Amerika Somera Kursaro
La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK) estas tri-semajna kurso de Esperanto en diversaj niveloj kiu okazas ĉiujare en Usono, sub aŭspicio de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Ĝi estis fondita de Cathy Schulze en Sanfrancisko, Kalifornio en 1970, kaj okazis ĉiujare ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato ĝis post ŝia morto. Ellen Eddy transprenis la gvidadon post la morto de Cathy en 1999, kaj post problemoj ĉe SFŜU ŝi trovis novan lokon por la kursaro ĉe la School for International Training en Brattleboro, Vermonto. Ĝi restis tie dum kvin jaroj, de 2002 ĝis 2006. Ekde 2007 ĝi okazis ĉe la Universitato de Kalifornio en San Diego (UCSD), kaj en 2012, lige kun la tiea jarkongreso de E-USA, ĝi okazis ĉe la Universitato de Teksaso en Dalaso. En 2013, 2015, 2016, 2017, kaj 2018, la kursaron gastigas la Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino.

Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo
- NASK kaj LK: unua plonĝo en du grandajn eventojn, raporto de Marcus Griep pri NASK 2018, aperinta en Usona Esperantisto 2018:4 (jul-aŭg)