Dallas (Teksaso)
Dallas estas milionurbo (ankaŭ universitata urbo) en Teksaso, Usono. La urbo havas proksimume 1,8 milionoj da loĝantoj. Dallas estas mondkonata pro sia komputila kaj telekomunika industrioj - interalie en 1958 ĉi tie inventiĝis la unua Integra Cirkvito (IC). Dallas kun Fort Worth, Arlington, Denton, Plano kaj aliaj apartenas al urbaro.
Dallas | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 75201–75398 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 304 379 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 1 309 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 47′ N, 96° 49′ U (mapo)32.779166666667-96.808888888889Koordinatoj: 32° 47′ N, 96° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 131 m [+] | ||
Areo | 996,577625 km² (9 965 7.7 625 ha) [+] | ||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||

GeografioRedakti
Dallas etendiĝas sur ebenaĵo laŭ rivero en alteco je 137-168 metroj kaj lokiĝas ĉe 32° 47′ N 96° 47′ U / 32.783 °N, 96.783 °U (mapo).
HistorioRedakti
La loko apartenis en la 18-a jarcento ĝis 1821 al Nova Hispanio, kiu estis hispana kolonio. Dallas fondiĝis en 1841 kaj post 4 jaroj Usono okupis ĝin. Tiutempe oni okupiĝis pri terkultivado. Dallas oficiale urbiĝis en 1856. Ekde 1873 trajno interligas la urbon kun la cetraj regionoj. La liverado de kotono estis pli facila kaj evoluis la komercado, poste la edukado.
EkonomioRedakti
Dallas baziĝas unuavice je bankentrepreno, komercado, telekomunikadoj, komputila teknologio, energio, kaj transportado.
KlimatoRedakti
Dallas havas subtropikan klimaton. Foje somere la temperaturo atingas eĉ 40 °C-ojn, vintre malofte frostas kaj neĝas. Jare pluvas po 950 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.
TrafikoRedakti
La ĉefa flughaveno havas la nomon "Dallas/Fort Worth International Airport" (DFW). Dallas estas nodo de aŭtovojoj kaj fervojaj linioj.
VidindaĵojRedakti
- Muzeo de Artoj
- Suda Metodista Universitato
- bestoĝardeno
- aro da nubskrapuloj
FamulojRedakti
- En Dallas naskiĝis matematikisto Peter Ozsváth.
- En Dallas mortis hungara-usona astronomo-fizikisto István Ozsváth.