Sendajo

urbo en la gubernio Mijagi de Japanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sendai (apartigilo)

Sendajo[1][2][3] aŭ malnove Sendado[4] (仙台市, Sendai-shi, [sendai-ŝi]) estas urbo de Japanio, situanta en la meza parto de la gubernio Mijagi, estante ĝia administra centro, kaj Urbo aldifinita de registara dekreto. Ĝi estas ankaŭ centra urbo de la regiono Tohoku, la norda parto de la insulo Honŝuo.

Sendajo
(Sendai)
japane: 仙台市
urbo
De maldekstre supre: Tanabata Festivalo de Sendajo, Statuo de Date Masamune, Gjutan, Strato Jozenĝi somere, kaj aŭtune, Panoramo de Sendajo.
Flago
Blazono
granda urbo kun esceptoj • ĉefurbo de gubernio de Japanio • konferenca kaj turisma urbo • universitata urbo • eduka urbo
Oficiala nomo: 仙台市
Kromnomo: 杜の都 [Mori no Mijako] (Urbo de arboj)
Lando Japanio Japanio
Insulo Honŝuo
Regiono Tohoku
Gubernio Mijagi
Kvartaloj (ku) Kvartalo Aoba, Kvartalo Izumi, Kvartalo Mijagino, Kvartalo Tajhaku, Kvartalo Ŭakabajaŝi
Tipo de urbo Granda Urbo kun Esceptoj
Situo Sendaj
 - koordinatoj 38° 16′ 00″ N 140° 52′ 00″ O / 38.26667 °N, 140.86667 °O / 38.26667; 140.86667 (mapo)
Areo 788,09 km² (78 809 ha)
Loĝantaro 1 063 103 (2013)
Denseco 1,309,1 loĝ./km²
Fondo 1600
 - fondinto Date Masamune daimio
Guberniestro Umehara Kacuhiko
Horzono GMT (UTC+9)
Poŝtkodo 〒980-8671
Telefona antaŭkodo 022-261-1111
Arbo Zelkovo
Floro Lespedezo
Birdo Kukolo
Sendajo (Sendajo)
Sendajo (Sendajo)
DEC
Situa mapo de Sendajo
Sendajo (Japanio)
Sendajo (Japanio)
DEC
Situo enkadre de Japanio
Vikimedia Komunejo: Sendai, Miyagi
Retpaĝo: www.city.sendai.jp
vdr

La urbo havas multajn verdejojn, tiel kiel la alinomo estas "Mori no Miyako (Urbo de Arboj)". Flughaveno Sendai kiu staras 1,4 km proksime al malbordo estis trafita de cunamo en 2011.

Kvartaloj

redakti
  • Kvartalo Aoba
  • Kvartalo Izumi
  • Kvartalo Mijagino [Mijagino]
  • Kvartalo Tayhaku [Tajhaku]
  • Kvartalo Wakabayashi [Vakabajaŝi]

Turismo

redakti
  • Kastelo Sendajo

Servoj

redakti

Esperantisto

redakti

Sporto en Sendajo

redakti
  • Vegalta Sendai: Profesia klubo de futbalo, fondita en 1994. Ĝi havas multe da entuziasmaj subtenantoj kaj la hejmstudionon ĉiam vizitas ĉirkaŭ 20 000 rigardantoj.
  • Sendai 89ERS: Profesia klubo de basketbalo, fondita en 2004 samtempe kun la malfermo de la "basketbala japana ligo", kutime mallongigata BJ Ligo.
  • Tohoku Rakuten Golden Eagles: Profesia teamo de basbalo
  • Sendai Girls' Pro-Wrestling: Organizo de profesiaj luktadistinoj.

Noroj kaj referencoj

redakti
  1. La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, dokumentigas esperantigon "Sendajo" en la mapo 24, kaj same en listo en paĝo antaŭ tiu du-paĝa mapo.
  2. Goto Hitoshi, "100-a Datreveno de la Japana Esperanta Movado - Kontribuo de la Popularigaj Agadoj en Sendai," artikolo "エスペラントを育てた人々: 仙台での歴史から" (La homoj, kiuj evoluigis Esperanton: El la historio en Sendajo, 2006, japane)
  3. teksto de retejo why.kenji.ne.jp, jen en arkivigo de marto 2016, "宮沢賢治とエスペラント地名" (Hepburn "", "Kenĵi Mijazaŭa kaj Esperantaj loknomoj", japane)
  4. klarigo pri la literaturaj esperantigoj de la en Japanio tre populara verkisto Mijazaŭa Kenĝi el la retejo why.kenji.ne.jp, origine japane, citaĵo: "En novembro 1926, kiam Kenĵi Mijazaŭa vizitis sian amikon de la mezlernejo Morioka, Kosuge Kenkichi, por renovigi ilian amikecon, Kenji laŭdire diris al li: "Mi studas Esperanton por povi prezenti miajn skribaĵojn en Esperanto, por ke homoj tra la mondo povu kompreni ĝin." (校本宮沢賢治全集, "Kyohon Miyazawa Kenji Zenshu" kompletaj Verkoj de Kenji Miyazawa, volumo 14, 年譜 "Nenpu" Kronologio, 1977, eldonejo 筑摩書房 Chikuma Shobō" Ĉikuma Ŝobo, do librejo Ĉikuma). "Mi volas igi homojn tra la tuta mondo miaj legantoj". Por fari tion, li bezonas studi Esperanton, kaj tio klare klarigas lian motivon por interesiĝi pri Esperanto. Tiutempe, kaj eĉ nun, estas tre malmultaj japanaj verkistoj, kiuj intencas kontakti la mondon. La 2-an de decembro 1926, Kenji iris al Tokio por la sepa fojo kaj partoprenis kurson de Esperanto. Neniu instruis al li Esperanton en Hanamaki, do li studis ĝin memstare, sed eble li rimarkis la limigojn de tio. Estis ĉirkaŭ tiu tempo, ke li renkontis la finnan senditon kaj esperantiston Ramstedt, kaj kiam Kenji demandis lin pri tio private post prelego, Ramstedt diris al li: "Fine, Esperanto estas la plej bona maniero por skribi" (letero al lia patro, Masajiro, datita la 12-an de decembro 1926). Ĉi tiu evento certe instigis la entuziasmon de Kenji lerni Esperanton, sed reale, la solaj restantaj Esperantaj verkoj estis ok poemoj nomitaj "Esperantaj Manuskriptoj". Kvankam Esperanto estas artefarita internacia lingvo, kiun oni facile lerneblas, necesas konsiderinda kvanto da tempo kaj persistemo por majstri ĝin. Ĉar ne estis instruisto proksime, Kenji devis fidi je memstudado kaj neniam sukcesis publikigi iujn ajn Esperantajn verkojn. Tamen, li provas integri la rezultojn de sia lernado de Esperanto en siajn verkojn. En lia japana verkaĵo "Polano-Placo" oni uzas loknomojn kiel Morio (Morioka), Sendado (Sendai) kaj Tokio (Tokyo), kio klare estas provo 'esperantigi' loknomojn." En tio, la formo "Sendado" restis kaprica kreaĵo de la verkisto, ĉar poste pli akceptiĝis esperantigo "Sendajo", sed pro la populareco de liaj verkoj ankaŭ lia memkreita vorto "Sendado" restis populara inter japanaj esperantistoj]

Vidu ankaŭ

redakti
panoramo de la urbo