Dokumentoj de la katolika eklezio
(Alidirektita el Dokumentoj de la Katolika Eklezio)
Dokumentoj de la Katolika Eklezio referencas al ĉiuj tekstoj emanitaj de tiu institucio ekde ĝia naskiĝo.
Eblas katalogi la vastegan amason da dokumentoj de la Katolika Eklezio laŭ iuj precipaj kategorioj:
- Pontifika Instrufunkcio – Koncernas ĉiujn papajn dokumentojn, nome tekstoj verkitaj kaj/aŭ subskribitaj de la papoj laŭ la jarcentoj. Ili tiel dividiĝas:
- la papaj buleoj,
- la apostolaj brevoj,
- la apostolaj konstitucioj,
- la enciklikoj,
- la apostolaj instigoj kaj la apostolaj instigoj postsinodaj,
- la apostolaj leteroj,
- la dekretaroj,
- la motu proprio (memdecido),
- tekstoj je minora dogma graveco kiel paroladoj, mesaĝoj, homilioj.
- Instruaĵoj de la apostola seĝo – Koncernas ĉiujn dokumentojn produktitajn de la Roma Kurio.
- Koncilia Instruinstanco – Koncernas ĉiujn dokumentojn kaj kanonojn aprobitajn de ekumenaj koncilioj rekonitaj de la katolika eklezio.
- Episkopa instruinstanco – Koncernas ampleksan dokumentaron emanitan de lokaj episkopoj, de la episkoparaj konferencoj kaj de sinodoj, provincaj aŭ naciaj laŭlonge de la historio, en ĉiu angulo de la tero.
- Instanco de la eklezio – Temas pri tiuj tekstoj diversokaze produktitaj de la katolika eklezio, kiel ekzemple la kodoj kaj tekstoj de la kanona juro, la diversaj redaktoj de la Katekismo de la Katolika Eklezio, la jara publikigo de la Acta Apostolicae Sedis kaj pontifikaj jarlibroj.