Paul Gottfried Christaller

germana esperantisto

Paul Gottfried CHRISTALLER (prononcu: kristaler; naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1860 en Basel, Svisujo, mortis la 31-an de decembro 1950 [1] en Stutgarto, Germanujo) estis germana esperantisto, profesoro pri desegnado kaj arto en la ŝtata artmetia altlernejo en Stutgarto (de 1927 pensiita).

Paul Gottfried Christaller
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1860 (1860-08-21)
en Bazelo
Morto 31-an de decembro 1950 (1950-12-31) (90-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Paul Gottfried Christaller
Familio
Patro Johann Gottlieb Christaller
Patrino Emilie Christaller
Frat(in)oj Theodor Christaller • Erdmann Gottreich Christaller • Hanna Christaller
Infano Frida Christaller
Okupo
Okupo esperantisto • universitata instruisto • medalisto
vdr

En la Esperantomovado li estis grava motoro, kaj li verkis kiel vortaristo, gramatikisto kaj tradukisto.

Vivo redakti

Kiel filo de Johann Gottlieb Christaller destinita unue por la misiista evangeliana servo, li lernis afrikajn lingvojn, poste studis artmetion en Germanujo kaj Italujo, kaj ĝis sia pensiiĝo en la jaro 1927 li estis profesoro pri desegnado kaj arto en la ŝtata artmetia altlernejo en Stutgarto. Diversaj liaj artverkoj troviĝas en Stuttgart, Winnenden kaj Kameruno.

En 1904, aĝante 44 jarojn, li eklernis Esperanton. Kaj jam en la sekva jaro (27-a de januaro 1905) li kun tri kunuloj, Hellriegel, Junginger kaj Obermann fondis la unuan Esperanto-grupon en Stutgarto, kiu estis samtempe la unua en Virtembergo (pli frue fondiĝis la grupo en Freiburg, Badeno); fine de la jaro 1905 ĝi havis 22 anojn. Christaller estis ĝia prezidanto ĝis majo 1933, kiam li demisiis "por ne malutili al la reputacio de nia grupo, mi ja estis pacifisto kaj tiujn homojn oni juĝis kontraŭuloj de la patrujo".

Plie li oficis kiel Vicprezidanto de GEA, vic-delegito de UEA, 1913-20 membro de la Lingva Komitato (LK) dekomence kaj Akademiano de 1911. Aŭtoro de grava vortaro Germana-Esperanto (1910, 2a eld. 1923). La malneto de la alidirekta vortaro Esperanto-Germana ne estis publikigita. Multaj gramatikaj studaĵoj, tradukinto de Kant. Vasta informa laboro en Suda Germanujo. Christaller ankaŭ aktivis en la Bahai-movado [2].

Paul Christaller havis filinon Frida Christaller (21-a de aŭgusto 1898 - 8-a de oktobro 1991), kiu mem estis skulptistino, konata precipe pro siaj esprimivaj kripo-figuroj, kaj samkiel la patro aktivis por pacifismo kaj Esperanto.[3]

La vortaro Germana-Esperanto de 1910, 2-a eld. 1923 redakti

La vortaro apartenas al la grandaj vortaroj de antaŭ la unua mondmilito apud la Dictionnaire Français-Espéranto de la Presa Esperantista Societo (Parizo), la English-Esperanto Dictionary de Joseph Rhodes kaj la vortaroj de Émile Boirac kaj Kabe. Rimarkinda ĝi estas precipe pro du aspektoj:

En la alfabeta ordo estas enigitaj vorto-kampoj de kelkaj supernocioj, sub kiuj troveblas longaj listoj de subnocioj laŭ la stilo de sistema vortaro. Tiel ekz. oni trovas sub "Fuhrwerke - veturiloj" ĉiuspecajn glitveturilojn kaj biciklojn (velocipedo, tandemo ktp.), veturilojn tiratajn de bestoj (baroĉo, breko, kabo, droŝko, bugo, kaleŝo, fiakro, landaŭo ktp.) kaj veturilojn pelitajn de vaporo, benzino ktp. (aŭtomobilo, lokomotivo, motorciklo, tramvagono ktp.). Simile ĉe "Kleider - vestoj" k.m.a. ĝeneralaj nocioj. Speciale por historiaj nocioj, hodiaŭ ne plu ĝenerale uzataj kaj nur pene troveblaj en modernaj vortaroj, la verko de Christaller pro tio daŭre restas valora.

Liaj vortaraj principoj estas surprize modernaj kaj parte ĝis hodiaŭ aktualaj kaj diskutataj. Tipaj estas la vortfinaj "simpligoj" de Christaller ĉe la latindevenaj pseŭdo-sufiksoj. Tiel li ekz. proponas forigon de -acio, -icio kaj -ucio: apeli anstataŭ apelacii, gratifikaĵo anstataŭ gratifikacio, intuo anstataŭ intuicio ktp. Christaller tiel vaste eluzas la Esperanto-tipajn latentojn de la lingvo kaj tiel sendependigas ĝin de la kapricoj de la fonto-lingvoj - sufiĉe revolucia sinteno en 1910.

La dua eldono de 1923 baldaŭ devis rivali kun la vortaro-paro de Paul Bennemann, Esperanto-Germana 1923 kaj Germana-Esperanto 1926. La laborojn pri la parto Esperanto-Germana Christaller daŭrigis ankoraŭ post la dua mondmilito, sed pro lia alta aĝo ne povis fini ilin antaŭ sia morto en 1950. Du jarojn poste, en 1952, aperis la vortaro Esperanto - germana de Butin kaj Sommer, tiel ke neniu daŭrigis la laboron pri la malneto de Christaller.

Precipaj verkoj redakti

  • 1908: Formulo pri alarmo, (trad.)
  • 1909: sep "propagandaj" broŝuroj; gramatika verko
  • 1910: Vortaro Germana - Esperanto, 2a eld. 1923
  • 1911: Propraj nomoj en Esperanto, volumo 2 de la serio 10-spesdeka biblioteko Esperantista.
  • 1914: Das Esperanto - ein Kulturfaktor (1914), organizo;
  • 1921: La Gramatiko de Zamenhof kun komentoj;
  • 1924: Al Eterna Paco (trad. de Kant)
  • 1927: Modelaj leteroj por komercistoj (trad.)
  • 1928: 50 Modelaj Leteroj pri komerca korespondado. Wilhelm Violet, Stuttgart, 1927,

18/12 cm, 32 pĝ. Kunlaboranto por multaj Esperantaj gazetoj.

Recenzoj redakti

Pri 50 Modelaj Leteroj

 
 Estas certe taŭga helpilo por komencantoj inter la komerca junularo, ankaŭ en 8 aliaj lingvoj havebla. La enhavo koncernas simplan korespondadon de firmoj en Germanujo (!) kutiman dum interrilato komerca pogranda. La efektive internacia import- kaj eksporttrafiko montras pli altajn taskojn malfacilajn. Por ĝi ankoraŭ mankas kompleta kaj ne pridiskutebla, respektive oficiale aprobita fakvortaro aü esprimaro. 
— Fr. J. Schade.Aŭstria Esperantisto n.47 (okt 1928)

Pri Das Esperanto - ein Kulturfaktor (1914)

 
 Estas la 3a numero de la serio eldonita de la Germana Ligo okaze de ĝiaj ĉiujaraj kongresoj. Tiu treege utila propagandilo, pri kiu ni povas gratuli kaj danki nian eminentan samideanon S-ron Christaller , kun igas aron da artikoloj kiuj montras Esperanton el la plej diversaj vidpunktoj.Ĝi enhavas i. a. grandan kolekton da opinioj de eminentaj personoj pri Esperanto, tre justan priskribon pri la devoj kaj rajtoj de la esperantistoj. Verkita en germana lingvo, tiu eldonaĵo estos certe produktinta belajn fruktojn por nia movado en Germanujo 
— Belga Esperantisto n067 (maj 1914)

Pri La Gramatiko de Zamenhof kun komentoj

 
 La verkisto represas la 16 regulojn de D-ro Zamenhof, kaj aldonas al ĉiu el ili, per Esperanta kaj germana lingvoj, serion de komentaroj plej utilaj por jam progresintaj lernantoj
— Belga Esperantisto n085-086 (mar-apr 1922)

Biografioj/Nekrologoj redakti

Referencoj redakti

  1. Revuo Esperanto Internacia n-ro 544(3), marto 1951, p. 75
  2. Laŭ biografieto de Bernhard Pabst, [1] Arkivigite je 2005-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Laŭ biografieto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (germane)

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti