Al Eterna Paco

eseo de Emanuelo Kantio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Al Eterna Paco [1][2] estas filozofia traktaĵo de Immanuel Kant (originale germane Zum ewigen Frieden kiu aperis en 1795. Ĝi estas esperantigita el la germana de Paul Gottfried Christaller kaj eldoniĝis 88-paĝe ĉe eldonejo "La Batalanto" en Hanovro en la jaro 1924.

Al Eterna Paco
Aŭtoro Immanuel Kant
Eldonjaro 1924
Urbo Hanovro
Eldoninto La Batalanto
Paĝoj 88
Information icon.svg
vdr

Signifo de la verkoRedakti

La nuntempa nocio pri "paco" grandparte baziĝas sur tiu ĉi grava verketo de Immanuel Kant, kiu apartenas al liaj verkoj de maljuneco. En "Al Eterna Paco" Kant aplikas sian moralfilozofion al la politika demando pri la paco inter la ŝtatoj. Li klarigas, ke paco ne estas natura stato inter la homoj, sed devas esti kreita. En sia verko Kant klare kontraŭstaras despotismon. La Ligo de Nacioj kaj Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj estas forte influita de tiu verko de Kant.

Formo kaj strukturo de la verkoRedakti

La verko baziĝas sur formo de kontrakto. Tio implicas, ke politikistoj povu preni la tekston kiel bazo de vera packontrakto kaj adapti ĝi por praktika uzo. La libro konsistas el kvar partoj, nome la ses enkokdukaj artikoloj kun principoj, poste la definitivaj artikoloj, kiu postuals ke ĉiu ŝtato havu respublikan konstitucion kaj ke la interpopola juro baziĝu sur federalismo. Mondcivitana rajto donu gastrajton al ĉiu homo en ĉiu lando. Fine sekvas aldonoj pri la garantio de la eterna paco per publika juro kaj laste la aneksoj.

RecenzojRedakti

 
 La penso de l' geniulo en tiu lia verko mirinde kuniĝas kun la interna ideo de nia movado. Inda traduko. 
— 1924, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 125

ReferencojRedakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4556, paĝo 388
  2. Courtinat, Léon 1965 : Historio de Esperanto II, paĝo 562

Eksteraj ligilojRedakti