Marguerite-Marie Alacoque

franca romkatolika monaĥino kaj mistikulo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Margareta

Marguerite-Marie Alacoque (naskiĝis la 22-an de julio 1647 en Verosvres, departemento Saône-et-Loire, mortis la 17-an de oktobro 1690 en Paray-le-Monial), estis franca romkatolika monaĥino (de la ordeno Ordo Visitationis Beatissimae Mariae Virgini) kaj mistikulino, kiu antaŭenigis sindonemon al la Sankta Koro de Jezuo (france "Sacré-Coeur") en ĝia moderna formo. Ŝi estis beatigita en 1864 kaj kanonizita en 1920.

Sankta
Marguerite-Marie Alacoque
Persona informo
Marguerite-Marie Alacoque
Naskiĝo 22-an de julio 1647 (1647-07-22)
en Verosvres, departemento Saône-et-Loire
Morto 17-an de oktobro 1690 (1690-10-17) (43-jaraĝa)
en Paray-le-Monial
Religio kristanismokatolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo religious sister (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Beatigo 1864
Kanonizo 1920
Festotago 16-a de oktobro
Atributoj Vesto de monaĥino, kontemplado de la Sankta Koro de Jesuo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi laboris por pruvi la sincerecon de sia alvokiĝo kaj de siaj vizioj (inter 1673 kaj 1675) [1] de Jesuo kaj Maria rilate al la Sankta Koro. Ŝi estis komence rebatita de sia monaĥineja superulino kaj estis nekapabla konvinki teologojn pri la valideco de siaj vizioj. Rimarkita escepto estis jezuito Saint Claude de la Colombière, kiu subtenis ŝin. La sindono al la Sankta Koro estis oficiale agnoskita 75 jarojn post la morto de Alacoque.

Pri sia religia ekstazo ŝi verkis la misteran verkon “La dévotion au coeur de Jésus”, eldonita en 1698 de pastro Croizet kaj kiu servis kiel kialo por la fondo de la kulto al la Sankta Koro de Jesuo. Pro tio Paray-le-Monial iĝis konata pilgrimejo.

Referencoj

redakti
 
Apero de la Sankta Koro al sankta Marguerite-Marie Alacoque (pentraĵo de Antonio Ciseri, 1880).