Paska sezono

(Alidirektita el Paska tempo)

La Paska sezono, aŭ Paska tempo, estas tempo en la eklezia kalendaro de multaj kristanaj konfesioj. Ĝi komenciĝas, post Karesmo, je Pasko, kaj daŭras ĝis Pentekosto. Ĝi do inkluzivas la gravan feston de la Ĉieliro. Post Pentekosto sekvas la sezono de "Ordinara tempo", aŭ la sezono de la Eklezio.