Johann Wolfgang Textor

Johann Wolfgang TEXTOR (naskiĝinta la 11-an de decembro 1693 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta samloke la 6-an de februaro 1771) estis germana juristo kaj politikisto. Lia nepo estis Johann Wolfgang von Goethe.

la juristo Johann Wolfgang Textor

Vivo redakti

Estante filo de advokato li frekventis la Urban gimnazion de Frankfurto antaŭ studi jursciencojn ĉe la Universitato de Altdorf kie li enmatrikuliĝis en la 2.5.1713. En 1717 li ricevis la licencion kaj samjare li fariĝis advokato ĉe la Regna ĉambra tribunalo de Wetzlar. En 1720 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Gießen.

En decembro 1727 li iĝis ano de la frankfurta urba konsiliano ankoraŭ ne havante la civajn rajtojn. Li estis laika juĝisto en 1731 kaj pli maljuna urbestro de Frankfurto en la jaroj 1739, 1741 kaj 1743. En 1742 li estis krome legato de Reichstag. En la 10.8.1747 oni donis al li je vivtempo la ŝoltisecon. Krome li titoliĝis imperiestra konsiliano kaj orda sekreta konsiliano.

Fonto redakti