George Crumb

usona komponisto

George Crumb (* 24-an de oktobro 1929 en Charleston, Okcidenta Virginio - 6-an de februaro 2022) estis usona komponisto.

George Crumb
Persona informo
Naskonomo George Henry Crumb Jr.
Naskiĝo 24-an de oktobro 1929 (1929-10-24)
en Charleston, Okcidenta Virginio
Morto 6-an de februaro 2022 (2022-02-06) (92-jaraĝa)
en Media, Pensilvanio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign • UIUC College of Media
Familio
Infano Ann Crumb
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto
TTT
Retejo https://www.georgecrumb.net/
vdr

Crumb atingis per uzado de nekutimaj voĉkantaj kaj instrumentaj teknikoj egan riĉecon de sonkoloroj. Li studis ĉe usona komponisto Ross Lee Finney kaj ĉe Boris Blacher en Berlino. Poste li instruis ĉe Universitato de Koloradio en Boulder Kaj ekde 1965 ĝis 1997 ĉe Universitato de Pensilvanio en Filadelfio.

Krom multaj aliaj dekoracioj kaj stipendioj li ricevis en 1968 la Premion Pulitzer por Echoes of Time and the River. La plej multaj el siaj voĉkantaj verkoj – inter ili siaj kvar madrigalkolektoj Madrigals (1965 kaj 1969), Night of the Four Moons (1969) kaj Ancient Voices of Children (1970) – muzikigis versojn de la hispana poeto Federico García Lorca. Lia arĉkvarteto "Black Angels, Thirteen images from the dark land (1970)" por elektrike plifortigitaj instrumentoj povas validi kiel kulmina verko de la nova kvartetliteraturo. En A Haunted Landscape (1984) por elektronike plifortigita piano kaj granda orkestro li generas per uzado de instrumentoj kiel ĉinaj templogongoj, ŝtaltamburoj aŭ zimbalonoj kaj momentoj de silento nekutimajn etosojn.

Eksteraj ligiloj redakti