Felicja Sieracka

pola vincentianino

Siostra Felicja Sieracka (naskiĝis la 23-an de decembro 1915 en Poznań, mortis la 6-an de februaro 2008 en Gniezno) – pola vincentianino.

Felicja Sieracka
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1915 (1915-12-23)
Morto 6-an de februaro 2008 (2008-02-06) (92-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
vdr

Ŝi fondis kaj gvidis la unuan en Gniezno manĝejon por senhejmuloj. En 1999 ricevis la titolon Gnieźnianina Roku (Gnieznano de la Jaro). En 2010 ricevis la titolon Wielkopolanka Stulecia (Grandpolianino de la Centjaro).

En 1938 eniris la Kongregacion de Fratulinoj de Mizerikordo alvoke al Sankta Vincento de Paul. Post la ordena formiĝo komencis laboron en Infana Malsanulejo ĉe la str. Lecha en Gniezno, kie servis dum la tuta dua mondmilito. En 1962 komunistaj regopovoj ordonis maldungi vincentianinojn laborantaj en la malsanulejo. En 1989 malfermis manĝejon por malriĉuloj kaj senhejmuloj, en kiu laboris ĝis la lastaj tagoj de sia vivo.Ŝi mortis en la aĝo de 93 jaroj.

La tutan vivon dediĉis al malsanuloj, malriĉuloj kaj senhejmuloj, estis nomata la "patrino Teresa de Gniezno", al kiu similis same siluete kaj kondute.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti