Malfermi la ĉefan menuon

Majanoj (ĉeĥlingve Májovci) estis elstara literatura grupo de ĉeĥaj poetoj kaj prozverkistoj de la dua duono de la 19-a jarcento, kiu postsekvis verkaron kaj ideojn de Karel Hynek Mácha, Karel Havlíček Borovský kaj Karel Jaromír Erben.

Post falo de la absolutismo de Metternich (revolucia jaro 1848) surscene aperis juna generacio, kiu okupiĝis pri problemaro de la urba vivo kaj tiutempaj soci(al)aj problemoj. Komenciĝis kultura kaj socia renaskiĝo. La generacio travivis ankaŭ periodoj de la postrevoluciaj jaroj (absolutismo de Bach) kaj portempan subpremon de patriotoj pri pli bona pozicio de la ĉeĥa nacio kadre de Aŭstrio-Hungario.

En 1858 estis eldonita almanako Máj (Majo), kiu fariĝis centra kunliga verko de la grupo. Majanoj en sia verkaro klopodis precipe priskribi realecon, tiel kiel ili ĝin vidis, ankaŭ kun ĝiaj negativaj trajtoj. Ili referencis ne nur al la ĉeĥa kulturo, sed inspiriĝis ankaŭ de la tendencoj de la eŭropa verkaro. Ili turniĝis ne nur al la ĉeĥa historio, sed akcentis ankaŭ tiutempan ĉirkaŭan mondon, kio respeguliĝis ankaŭ en ties ofta ĵurnalisma aktiveco. Danke al ilia agado ĉeĥa literaturo estis altigita je eŭropa nivelo.

Estis fonditaj societoj Hlahol (muziko), Sokol (sporto), Umělecká beseda (literaturo kaj arto ĝenerale), aperadis ĵurnaloj kaj gazetoj Národní listy, Čas, Lumír, Květy k.a. Estis eldonita ampleksa multvoluma klariga vortaro Ottův slovník naučný, estis realigita ideo de konstruo de Nacia teatro en Prago.

Gravaj reprezentantoj de majanojRedakti