Camilo Cienfuegos Gorriarán (naskiĝis la 6-an de februaro 1932 en Lawton, Havano, mortis la 28-an de oktobro 1959?) estis kuba revoluciulo.

Camilo Cienfuegos
Persona informo
Naskiĝo 6-an de februaro 1932 (1932-02-06)
en Havano,  Respubliko Kubo (1902–59)
Morto 28-an de oktobro 1959 (1959-10-28) (27-jaraĝa)
en Atlantiko
Mortokialo aviadila kraŝo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco KuboHispanio
Familio
Frat(in)o Osmany Cienfuegos Gorriarán
Okupo
Okupo politikisto • revoluciulo • oficiro
vdr

Liaj gepatroj estis anarkiistoj hispanaj, originaj de Pravia (Asturio) kaj Castro Urdiales (Kantabrio). Li estis unu el la plej signifaj gravuloj de la Kuba Revolucio, kun Fidel Castro, Che Guevara, Raúl Castro kaj Juan Almeida, inter aliaj.

Kiel junulo redakti

Dum la 1940-aj jaroj li estis studento, sed jam eklaboris kaj ekpartoprenis en politikaj luktoj. En 1953 li elmigris al Usono, sed revenis seniluziigita pro malagrabla etoso kontraŭ laboristoj. En 1955 li estis vundita dum manifestacio, kaj konita jam de la polico denove elmigris al Usono, nun al Novjorko, sed estis elpelita de la lando kaj translokiĝis al Meksiko kaj tie kontaktis kun Fidel Castro, kiu preparis la ŝipveturadon de la Granma.

Revolucia lukto redakti

Dosiero:Fidel Castro and Camilo Camilo Cienfuegos.jpg
Camilo Cienfuegos kun Fidel Castro en 1959, dum partopreno en matĉo de Basbalo, ege populara en Kubo, kun la teamo "Barbudos" (barbuloj).

Li ricevis sian fajrobapton apud siaj kompanoj en Alegría de Pío, la 5-an de decembro 1956. En la batalo de El Uvero, li jam elmontris la gradojn de leŭtenanto kaj ĝi estris plotonon. En la lukto armita en la Sierra Maestra, pro sia batalregado, oni al li donis la rangon de kapitano. En la jaro 1957 kreis novan kolumnon gerilan: la kolumno numero 4, filio de la kolumno patrino "José Martí", kaj kiu estas zorge de la majoro Ernesto Che Guevara. En ĉi tiu kolumno gerila, la kapitano Cienfuegos plenumis funkcion de estro de la avangardo. Ankaŭ tie, en la sino de la lukto armita, naskiĝis intima amikeco inter li kaj la Che. La bataloj de Bueycito, El Hombrito kaj Pino del Agua, vidis la figuron de Cienfuegos. Lia kuraĝo kontribuis formi la miton de la «Sinjoro de la Avangardo». La 26-an de aprilo 1958, estis suprenirigita de Fidel al la grado de majoro.

Pli antaŭita la lukto armita, oni atribuis al li la taskon estri la invadan kolumnon numero 2 "Antonio Maceo", kiu ekiris el Sierra Maestra al la Okcidento de Kubo en aŭgusto de 1958 kaj kiu, apud la kolumno ok "Ciro Redondo" estrata de Che Guevara, ĝi etendis la militajn agojn kiuj estis komencintaj en la orienta zono al la okcidento de la lando. Cienfuegos estris la konkeron de la urbo Yaguajay, decida en la lukto kontraŭ Batista. Post la venko li estis unu el la gravuloj de la nova reĝimo kaj agis kontraŭ kontraŭrevoluciuloj kaj por la agra reformo.

Morto redakti

 
Camilo Cienfuegos kaj Fidel Castro en la tagoj proksimaj al la venko de la revolucio.

Oktobre de 1959 ribela komandanto Huber Matos insurekciis kaj Fidel Castro komandis Cienfuegos por ties arestado, kion fine faris la propra Fidel Castro kaj Huber Matos estis malliberigita dum 20 jaroj. Dume la 28-an de oktobro 1959 Cienfuegos laŭ oficiala versio malaperis en aviadilakcidento pro malbona vetero kiam li estis reveninta de Camagüey al Havano, tamen nek oni trovis restaĵojn de la aviadilo nek estis signosj de malbona vetero. Disvolviĝis diversaj teorioj pri tiu fakto:

  • La aviadilo estis pafita erare de la kuba aerarmeo.
  • Okazis atenco de la CIA.
  • Okazis atenco de Fidel Castro, kiu eble timis amikecon de Cienfuegos kun Huber Matos.
  • Okazis atenco de Raúl Castro.

Eksteraj ligiloj redakti