Venceslao la 1-a (Bohemio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Venceslao

Venceslao la 1-a, 12301253 reĝo de Bohemio.

  • li naskiĝis en 1205.
  • gepatroj: reĝo Přemysl Otakar la 1-a kaj Konstancia Hungara.
  • reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa, margrafo moravia, duko aŭstria kaj stiria.
  • li parolis ĉeĥe, germane kaj latine.
  • 1207 geedziĝo al Kunhuta Ŝtaŭfida.
  • la 8-an de junio de 1216 li estis elektita kiel la sekvanto de trono.
  • 1223 naskiĝo de filo Přemysl Otakar.
  • 1228 la patro nomis lin pli juna reĝo ĉeĥa.
  • 1234 en Jihlava komencis minado de arĝento.
  • 1236 pro postulo de imperiestro Frederiko la 2-a li entreprenis rabeman invadon ĝis Aŭstrio. Ĝi estis aligota al la ĉeĥa reĝlando, sed la imperiestro aligis ĝin al la imperio, per kio li kolerigis Přemyslidojn kontraŭ si.
  • 1241 tra Moravio trairis mongoliaj soldataroj. Ili enpenetris en Bohemion tra Pollando. Ĉi tie ili atakis la 9-an de aprilo de 1241 dukon Henrikon Lehnican, bofraton de Venceslao la 1-a. La duko devis fari kruelan batalon kontraŭ la malamika superforto, en kiu li estis malvenkita kaj li falis. Lian kapon mongoloj kunportis kun si. Venceslao la 1-a kiel unusola el la regantoj komenciĝis prepari por defendi la landon. Tio alportis al li gloron de militisto.
  • 1241 mortis ĥano Ogodaj kaj lia filo Batu, gvidinta ekskurson en Eŭropon, rapidis reveni, por ke li defendu sian pretendon al trono.
  • 1244 naskiĝo de filino Boĵeno (Beatrix, Božena) (1267 geedziĝo al Oto Brandenburga); ŝi mortis en 1270.
  • 1244 naskiĝo de filino Anneto (Henriko Mejsa) ŝi mortis en 1288.
  • 1246 la sekvanto de trono Vladislao edziĝis al Gertrudo Babenberka, heredantino de Aŭstrio kaj Stirio.
  • la 3-an de januaro de 1247 mortis Vladislao, ĝis tiu tempo margrafo de Moravio, princo de Opole kaj duko aŭstria kaj stiria. Post lia morto Venceslao la 1-a suferis cerban kolapson, tamen li lasis voki sian duan filon Přemyslon Otakaron, kiu estis devene antaŭdestinita por eklezia vojo.
  • 1247 Přemysl Otakar, filo de Venceslao, igis sin starigi de ribeliĝintaj nobeloj en frunton de kontraŭuloj de reĝo Venceslao la 1-a, kiu ĉesis interesiĝi pri politika agado en la ŝtato, kaj li estis elektita kiel pli juna reĝo ĉeĥa.
  • 1248 Venceslao la 1-a diskurigis la ribelulojn en batalo ĉe Most kaj la sekvanta jaro en julio Venceslao la 1-a konkeris Pragan burgon. Du el la reprezentantoj de rezistmovado estis ekzekutitaj (unu senkapigita per lignotabulo kaj la alia radumita) kaj Přemysl Otakar mem estis mallongan tempon malliberigata en burgo Přimda. (Sed prefere por averto, ĉar post nelonge li estis pardonita.)
  • 1250 Venceslao la 1-a sendis la filon Moravion, kiu ĉi tie estis jam ekde la jaro 1247 margrafo kaj li mem komencis trakti pri aligo de babenberka heredaĵo al Bohemio.
  • 1251 aŭstria kaj stiria nobelaro konsentis kun la aligo de Aŭstrio kaj Stirio al la ĉeĥa reĝlando kun tio, ke Přemysl Otakar, filo de Venceslao, sidiĝonte sur tieajn dukajn tronojn edziĝos al Marketo Babenberka, filino de Leopoldo Babenberka.
  • la 29-an de septembro de 1253 Venceslao la 1-a mortis.
Venceslao la 1-a
Reĝo de Bohemio
Persona informo
Václav I.
Naskiĝo 1205
en Prago
Morto 23-an de septembro 1253 (1253-09-23)
en Králův Dvůr
Tombo Monaĥejo de Sankta Agnesa vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Přemysl Otakar la 1-a vd
Patrino Constance of Hungary vd
Gefratoj Agnes of Bohemia • Anne of Bohemia, Duchess of Silesia • Judith of Bohemia (d. 1230) • Dagmar of Bohemia • Přemyslid, Margrave of Moravia • Vratislav • Vladislaus, Margrave of Moravia • Božislava vd
Edz(in)o Kunigunde of Hohenstaufen vd
Infanoj Vladislaus, Margrave of Moravia • Přemysl Otakar la 2-a • Beatrice of Bohemia • Agnes of Bohemia vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
Reĝo de Bohemio
Dum 1230–1253
Antaŭulo Přemysl Otakar la 1-a, lia patro
Sekvanto Přemysl Otakar la 2-a, lia filo
Margrafo de Moravio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vidu ankaŭ redakti