Dato
Dato estas precize difinita tago, en kiu okaz/is/as/os fakto.
Dato kune kun tempo estas kompleta priskribo de punkto en la tempomezurado.
Komparu kun: datumo, kalendaro, tempokalkulo
Skriba formato de dato laŭ lando
redaktiĜis nun la datoj estas skribataj en diversaj manieroj. Ekzemple, en Usono oni uzas la sinsekvon MM TT JJJJ (12/15/1859) kaj metas dividajn suprenstrekojn. En Germanio oni skribas TT MM JJJJ kaj metas dividajn punktojn (15.12.1859). En multaj landoj oni skribas en la ordo JJJJ MM TT kun punktoj (1859.12.15).
Por eviti miskomprenon, en Esperanto oni ofte skribas: la 15-a de decembro 1859 estas notinda dato kaj L.L. Zamenhof naskiĝis la 15-an de decembro 1859 aŭ simile senambigue.
La ISO-normo
redaktiLa internacia normo por dato- kaj tempo-indikado estas ISO 8601. Laŭ tiu normo la reprezento de dato estas JJJJ-MM-TT, do 4 ciferoj por la jara numero, poste du ciferoj por la monata numero ("01" ĝis "12") kaj 2 ciferoj por la taga numero ("01" ĝis "31"). La ciferoj estas apartigitaj per streketoj. Ekzemplo: 2010-10-15
La ISO-normo evitu konfuzojn. Povas ja okazi, ke varoj atingas la klienton en alia lando tro malfrue aŭ tro frue, se tagoj kaj monatoj estas fuŝe komprenitaj.
Avantaĝo de la ordo "de la granda al la malgranda" de maldekstre al dekstre estas, ke programoj kaj homoj povas pli facile ordigi la sinsekvon de datoj.
Se en iu lando tekstoj nun uzas la ISO-norman skribadon, legantoj devas iom alkutimiĝi, ĉar la sinsekvo de la ciferoj estas alia ol ĝis nun. Eble, malgraŭ la alia sinsekvo de la ciferoj en la skriba versio oni daŭre legos en la kutima versio. La sama problemo aperas ankaŭ en Esperanto.
ISO-norma skribado en Esperanto-tekstoj kaj ties legado
redaktiSe en teksto aperas ekz. la dato 2010-10-15 oni povas tion legi en kutima maniero, do fakte de dekstre al maldekstre, aldonante la kutimajn -a kaj de.
Radikalaj modernemuloj povas diri: 2010 minus 10 minus 15.