Georg Leo von Caprivi de Caprera de Montecuccoli (ekde 1891 grafo, naskiĝis la 24-an de februaro 1831 en Charlottenburg apud Berlino, poste ekde 1920 parto de Berlino; mortis la 6-an de februaro 1899 en bieno Skyren apud Messow, distrikto Crossen (Oder), Brandenburgio, ekde 1945 parto de Pollando) estis prusa generalo kaj politikisto. En 1890 li fariĝis posteulo de Otto von Bismarck kiel regna kanceliero de Germanio. Li regis ĝis 1894.

Leo von Caprivi
Persona informo
Leo von Caprivi
Naskonomo Georg Leo von Caprivi de Caprera de Montecuccoli
Naskiĝo 24-an de februaro 1831 (1831-02-24)
en Charlottenburg
Morto 6-an de februaro 1899 (1899-02-06) (67-jaraĝa)
en Skórzyn, Lubusz Voivodeship
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj germanaanglafranca vd
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Regno vd
Alma mater Prusa Militakademio • Friedrichswerder Gymnasium vd
Partio sen valoro vd
Subskribo Leo von Caprivi
Familio
Patro Leopold von Caprivi vd
Gefratoj Raimund von Caprivi vd
Edz(in)o
Parencoj Leo von Caprivi vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
Laborkampo politiko vd
Aktiva en KaliningradoFrankfurto ĉe OdroHanovroMetz vd
Aktiva dum 1849– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Leo von Caprivi

En la politiko al eksterlando, li provis priproksimigi la regnon al Britio kaj pli intensigi komercan politikon. Ĉesis sub li la politiko de protektaj doganoj. En la politiko interna li celis interpaciĝon. Lia politiko renkontis fortan kontraŭon de la ekstremaj naciistoj kaj la konservativaj agrarkulturistoj. Ĝis 2013 la Caprivi-regiono de Namibio, ekde tiam nomata Zambezi-regiono, portis lian nomon, kaj daŭre geografie la nomo de la Caprivi-streko, do la "duoninsulo", kiu elstaras nordoriente el la konturo de Namibio, etendiĝante al rivero Zambezo ĝis preskaŭ la Viktoria Akvofalo, memorigas pri li.