Francaj Ĝeneralaj Statoj

En la malnova franca monarkio, la Francaj Ĝeneralaj Statoj (france: États Généraux) estis asembleo de la tri "Statoj", la tri klasoj de la franca socio: La nobelaro, la klerikaro, kaj la nenobela kaj neeklezia tiel-nomita 'Tria Stato", kiu reprezentis ĉefe la burĝojn.

Francaj Ĝeneralaj Statoj
parlamento • triĉambra parlamento
Komenco 1302 vd
Fino 17-a de junio 1789 vd
Poste Asembleo Nacia Konstitucifara vd
Lando(j) Reĝlando Francio vd
vdr
Malfermo de la Ĝeneralaj Statoj la 5an de majo, 1789, en la Grandaj Salonoj de Menus-Plaisirs en Versajlo.

La Francaj Ĝeneralaj Statoj estis kreitaj en 1302, kaj estis kunvokitaj nur ĉe gravegaj okazoj, 22 fojojn en la daŭro de 487 jaroj. La lasta kunigo de la Ĝeneralaj Statoj estis tiu en 1789, kiu kondukis al la Franca Revolucio.