Paolo Burali d'Arezzo

Paolo BURALI D'AREZZO (naskiĝinta Scipione Burali d'Arezzo en 1511 en Itri, mortinta la 17-an de junio 1578 en Napolo) estis itala kardinalo kaj beatulo.

Paolo Burali d'Arezzo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1510 (1510-11-30)
en Itri
Morto 17-an de junio 1578 (1578-06-17) (67-jaraĝa)
en Torre del Greco
Tombo San Paolo Maggiore
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr

Vivo redakti

Deveninte el etnobla familio (la patro estis deĵoranta ĉe la kortego de la Reĝlolando napola; la patrino venis el kataluna dinastio)[1] li studis ĉe la altlernejoj de Salerno kaj de Bolonjo kie li nombriĝis inter la plej bonaj disĉiploj de Buoncopmagni, la estonta papo Gregorio la 13-a. Li deĵoris kiel ege ŝatata advokato kaj juĝisto en Napolo ankaŭ pro ke li defendadis la rajtojn de la napolanoj antaŭ la hispanaj regantoj; pro tio li kromnomitis principe del foro napolitano (princo jurista de Napolo). Li ankaŭ volis malebligi la kreon de institucioj hispanaj en Napolo laŭ la modelo de la hispana inkvizicio. En 1548 li nomumitis reĝa konsilisto, nomo por unu el la plej superaj funkcioj publikaj tiam. Tio ne nur ŝuldiĝas al liaj elstaraj konoj sed certe ankaŭ pro fideleco kaj ordogarantio koncerne la strukturojn politikajn.[2]. En la jaro 1555 li senditis kiel legato al la papo Paŭlo la 4-a Romon kiu tre impresitis estis de lia kapabloj juraj. Sekve li proponis al li iĝis aŭskultanto ĉe la Tribunalo de la Roma Rota kion Burali d'Arezzo tamen rifuzis. Fernando Álvarez de Toledo, vica reĝo napola, nomumis lin generalaŭskultanton armean. En la 2.2.1557 li eniris la ordenon de la teatinanoj en la aĝo de 46 jaroj transprenonte la religian nomon Paolo. Ordinacio sacerdota lia okazis en la 26.3.1558. Li laboris en komisionoj kiuj prizorgu la plibonigon de la pastraj disciplino kaj klereco kaj plenumis diversajn inspektadojn laŭ komisie de la Apostola Seĝo. Ĉe la Koncilio de Trento li ankaŭ tre gravis. En 1560 li ekestris la Bazilikon de Sankta Paŭlo kun la klerigcentro napola por teatinanoj.

Inter julio 1564 kaj majo 1565 li senditis ĉe la reĝon hispanan por pritrakti la sorton de la havaĵoj de la kondamnitaj heretikuloj. Ĉar reĝo Filipo la 2-a eĉ post duona jaro ne respondis Burali d'Arezzo reiras Napolon, daŭre en la funkcio de la katedralestro. Tie li renkontis Andrea Avellino kiu iĝis ties posteŭlo. En aprilo 1567 li estis en Romo kiel generalkapitulano ordena. Superuloj liaj petas restadon roman; post akcepto li iĝis estro de la komunumo Sankta Silvesto. Episkopnomumo por Piaĉenco venis en la 23.7.1568 sukcendante alian teatinanon, la kardinalon Gianbernardino Scotti; kontraŭe al aliaj diocezoj li ĉi-foje pretis ekepiskopi verŝajne pro la papa insistego. Konsekro faraitis en la 1.8.1568 fare de kardinalo Rebiba. La unua paŝo estis la malfermo de moderna porpastra seminario kiun poste ĉefis Avellino.

Papo Pio la 5-a proklamis lin kardinalo dum konsistorio de la 17.5.1570. Post ties morto en 1572 Burali estis ĉe la mortolito. Li ankaŭ taksitis papfarebla dum la konklavo inter la 1-a kaj la 14-a de majo 1572 kiun li ankaŭ partoprenis. La kardinalo kaj dominikano Michele Bonelli reklamis por li.[3]. Malgraŭ alia subteno fare de Karlo Boromeo la opozicio fare de la grandduko de Florenco estis tro granda kial ankaŭ de kardinao Flavio Orsini. Boromeo kaj Burelli estis tre konataj pro entuziasmo ilia por la Tridenta koncilio kies dekretoj laŭ ili plej rapide realiĝu. Tion tamen ne ĉiuj kortegoj eŭropaj samfervore ŝatis. Aliaj kandidatoj abene lokigitis, ekz. kardinalo Giovanni Girolamo Morone (bona diplomato kaj kaŝa admiranto de Marteno Lutero), kardinalo Alessandro Farnese (vickanceliero kaj protekstnato de Pollando kun bonegaj kontaktoj al la jezuitoj) aŭ kardinalo Ippolito d'Este (ankaŭ el tre forta familio sed frapita de politikaj malvoladoj). Fine elektitis kompromiskandidato Ugo Buoncompagni, 70-jaraĝulo kaj profesoro pri jurscienco, kiu prenis la nomon de Gregorio la 13-a.[4]. Burali d'Avezzo do restis en Romo ĝis oktobro antaŭ reiro Piaĉencon. Tie li rapidege plenumas la klopodojn de la Tridenta koncilio en diocezo sia: inter la agadoj tiukoncernaj ege gravis la malfermo de porpastra seminario, de orfanejo kaj porvirina helpdomo. En 1570 aŭ 1574</ref> li venigis la teatinanoj kaj la Somasĉi-patrojn. La diocezo napola iĝis ĉefdiocezo. Tie li kontinuigis defendi la rajtojn de la napolanoj kontraŭ la regantoj hispanaj.

Klemento la 14-a beatigis lin en 1772. En la Paŭlo-katedralo en transepto en kapelo videblas korpo lia .

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Informoj ĉe Treccani-biografiaro
  2. E. Pontieri: "L'agitazione napoletana del 1564 contro il Tribunale dell'Inquisizione e la missione del teatino P. B. d'Arezzo presso Filippo II", p. 336; ĉe Nei tempi grigi della storia d'Italia, Napolo 1957, p. 231-288
  3. F. Burali d'Arezzo, Brevi cenni sulla vita del Beato Paolo Burali d'Arezzo, dua elono, Napolo 1876, p. 34
  4. Sede vacante, 1572

Literaturo redakti

  • Epistolario del beato Paolo Burali: cardinale teatino, vescovo di Piacenza, arcivescovo di Napoli (1511-1578), Brescia: Centro bresciano di iniziative culturali, 1977.
  • Franco Molinari, Il card. teatino beato Paolo Burali e la riforma tridentina a Piacenza (1568-1578), Romo, université grégorienne, 1957, Analecta Gregoriana 87.
  • Franco Molinari,  , in Regnum Dei, XIII, 1957, p. 3-23
  • Franco Molinari, Lettere inedite del b. Paolo d'Arezzo a s. Carlo Borromeo, ibid., p. 155-179, 208-233;
  • R. De Maio: "Gli ultimi giorni del beato P. B. d'Arezzo arcivescovo di Napoli", en Studi in onore di Domenico Mallardo, Napolo, 1957, p. 53-66