McDonald's
McDonald's (esperante ofte Makdonaldo) estas la plej granda ĉeno de rapidmanĝaj restoracioj en la mondo. Kvankam McDonald's ne inventis la hamburgeron aŭ hastmanĝon, ĝia nomo estas ofte konsiderata sinonima kun ili. Ekde la fondo de la unua restoracio en Usono en 1940, nuntempe pli ol 31000 McDonald's-restoracioj ekzistas tutmonde.
McDonald's | ||
---|---|---|
McDonald's Corporation | ||
![]() | ||
![]() | ||
ĉeno de rapidmanĝejoj | ||
Dum | 15-a de majo 1940 – | |
Fondodato | 15-a de majo 1940 | |
Sidejo | Ĉikago | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Chris Kempczinski • Don Thompson • Steve Easterbrook • Jim Skinner • Charlie Bell • Jim Cantalupo • Jack M. Greenberg • Fred L. Turner • Michael R. Quinlan • Ray Kroc | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | publika kompanio | |

Ĝiaj burgeroj kaj aliaj vendaĵoj estas tre popularaj ĉefe inter infanoj kaj junuloj. La entrepreno mem aparte flegas tiun merkaton, ĉar (mis)informitajn adoltojn malpli facile logas ĝia reklamado. Tio grandparte ŝuldiĝas al la abundaj kritikoj kontraŭ la kvalito de ĝiaj burgeroj, ankaŭ en formo de dokumentaj filmoj. Aliaj aldone opinias, ke la disvastiĝo de makdonaldoj kaj similaj burgerejoj kvazaŭ mortigas tipajn, lokajn manĝejojn, nekapablajn konkurenci kun la usona ĉeno.
En 2004 la dokumenta filmo de Morgan Spurlock Super Size Me (Supergrandigu min) alportis negativan reklamon por McDonald's per la sugesto ke la manĝado de nutraĵo de McDonald's ege kontribuas al la plimultiĝo de obezeco en Usono. La filmisto manĝis kaj trinkis dum unu monato tri foje en tago ĉe McDonald's. Li plipeziĝis 11,1 kilogramojn, deprimiĝis, akiris kronikan kapdoloron, perdis sian intereson en seksumado kaj i.a. suferis pro hiperuratemio.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retpaĝo de McDonald's en Usono (angle).
- La historio de la Big Mac-hamburgero[rompita ligilo] (france)
- "Makdonaldo en Germanio" Kritika filmo pri siaj laborpraktikoj (germane kun subtekstoj en Esperanto).
- McSpotlight Retejo ege kritika de McDonald's (angle).
- Blogo pri kolektado de Makdonaldaĵojn (angle).
- Super Size Me (angle).