Peter ROSEI (naskiĝinta la 17-an de junio 1946 en Vieno) estas aŭstra verkisto.

Peter Rosei
La grava aŭstra verkisto en 2009
La grava aŭstra verkisto en 2009
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1946 (1946-06-17) (77-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Vieno vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto-juristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Rosei studis jursciencon ĉe la Universitato de Vieno kaj doktoriĝis en 1968. De 1969-72 li estis sekretario de la pentristo Ernst Fuchs kaj laboris kiel artaĵkomercisto, poste kiel estro de eldonejo de lernejlibroj en Vieno. Ekde 1972 li estas liberprofesia aŭtoro. Li engaĝiĝis ankaŭ ĉe la fama verkista grupo Forum Stadtpark.

Stilo redakti

Lia bunta verkaro konsistas el eseoj, vojaĝrakontoj (ekz: Fliegende Pfeile de 1993), etprozaĵoj, radiodramoj, scenaroj kaj romanoj. Kolekto de liaj poemoj legeblas en la en 1979 eldonitaj volumoj Regentagstheorie kaj Das Lächeln des Jungen. La detruanta uzo de rakontspecoj kaj la lakona stilo de lia pensigprozaĵoj rigardigis lin literatura pensemulo kaj faris lin unu el la plej gravaj reprezentantoj de moderna aŭstra literaturo.

Temoj redakti

Jam en sia unua rakontvolumo Landstriche (1972) li trovis la ĉefan temon: la identecproblemoj de la moderna individuo, kion Rosei variigis en la romanoj Wer war Edgar Allan? (1977), Das schnelle Glück (1980) kaj Die Milchstraße (1981).

Li ŝatas konkretigi krizojn konsciencajn, i.a. ĉe Entwurf für eine Welt ohne Menschen, Entwurf zu einer Reise ohne Ziel (1975), Der Fluß der Gedanken durch den Kopf (1976) aŭ Von Hier nach Dort (1978). Pripensado socikritika pri la rilato inter la du seksoj troviĝas kiel mondo-panoramo en ses romanvolumoj Komödie (1984), Mann & Fraŭ (1984), 15000 Seelen (1985), Die Wolken (1986), Der Aŭfstand (1987) kaj Unser Landschaftsbericht (1988) kun ĉiama konservo de skeptika-ironia seniluziiĝo. La literaturkritikisto Albert von Schirnding nomis lin fakulo pri demandoj koncerne mondopereon.

Moderna versio de grandurboromano estas la prozaĵo Rebus (1990) prezentanta perspektivoriĉan transversan tranĉon de metropolo. Sekvis i.a. la romano Persona (1995), la furora eseo-kolekto 'Naturverstrickt (1998), la vojaĝfelietonoj St.Petersburg. Paris. Tokyo (2000) kaj Album von der traurigen und glücksstrahlenden Reise (2002) sen forgesi la romanon Wien Metropolis (2005), en kiu Rosei uzas por teksado de romana intrigo amason da figurskizoj kaj rakontfadenoj. La romano ludas en la postmilita Vieno.

Premioj (elekto) redakti

  • 1973 Rauriser Literaturpreis
  • 1980 Literaturpreis des Kulturfonds der Landeshauptstadt Salzburg
  • 1986 Elias-Canetti-Stipendium de la urbo Vieno
  • 1987 Literaturpreis der Salzburger Wirtschaft
  • 1991 Österreichischer Würdigungspreis für Literatur
  • 1993 Franz-Kafka-Preis
  • 1997 Literaturpreis der Stadt Wien
  • 1999 Anton-Wildgans-Preis
  • 2007 Österreichisches Ehrenzeichen für Wissenschaft und Kunst

Literaturo redakti

  • Gerhard Fuchs, Günther A. Höfler (eld.): "Peter Rosei". Droschl, Graz 1994. 3-85420-376-4 (Dossier, 6)
  • Walter Vogl (eld.): "Basic Rosei", Wien 2000

Fonto redakti

Fischer, Cornelia: "Rosei, Peter", en:Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 [DVD]

Eksteraj ligiloj redakti