Jacek Kuroń
Jacek Jan KUROŃ (naskiĝis la 3-an de marto 1934 en Lvov, mortis la 17-an de junio 2004 en Varsovio) estis pola historiisto kaj politikisto.
Jacek Kuroń | |
---|---|
Majo 1989 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de marto 1934 en Lvivo |
Morto | 17-an de junio 2004 (70-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Armea Tombejo Powązki |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Universitato de Varsovio - historioscienco (1955–1964) XXII Liceum Ogólnokształcące im. Jose Marti w Warszawie (en) |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Danuta Kuroń (en) (1990–2004) Grażyna Kuroń (en) (1959–1982) |
Infano | Maciej Kuroń (mul) ( Grażyna Kuroń (en) ) |
Okupo | |
Okupo | historiisto publikigisto politikisto sindikatisto verkisto |
TTT | |
Retejo | http://www.kuron.pl/ |
Li agadis en la 1950-aj jaroj en la junkomunista movado (pole ZMP), poste en la pola Komunista partio (LEMP), el kiu li estis forigita. En 1964 li estis kunskribanto de publika letero al la LEMP-anoj, pro kio li estis enprizonigita je 3 jaroj.
Li estis fondinto de Laborista Defenda Organizo (pole KOR) en 1976. Poste aktiva ano de Solidarność, sed dum la armea potenco li estis internita, poste li partoprenis en la diskutoj kun la komunista registaro.
De 1989 ĝis 2001 li estis parlamentano. En la registaro de Tadeusz Mazowiecki li estis ministro pri laboraj aferoj. Li estis ano de la Unio de la Libereco (liberalisma Partio).