Nacia Asembleo
Vikimedia apartigilo
Nacia Asembleo estas uzata en diversaj landoj resp. lingvoj por parlamento-simila kunveno de politikistoj.
FrancioRedakti
En Francio, temis komence, en 1789, pri revolucia kunveno por reformi la ŝtaton. Nuntempe ĝi estas la nomo de la nacia parlamento de Francio.
GermanioRedakti
En Germanio oni uzas la esprimon:
- por la revoluciaj parlamentoj en 1848 kaj 1849, kiuj provis doni al Germanio konstitucion kaj unuiĝon, vidu (Nacia Asembleo (Germanio 1848)) kaj Revolucio de 1848 en Germanio
- por la kunveno en Weimar en 1919, kiu kreis novan konstitucion kaj dum certa tempo funkciis kiel parlamento, vidu Nacia Asembleo (Germanio 1919) kaj Novembra Revolucio (Germanio).
SvislandoRedakti
La ekvivalento en Svislando nomiĝas Federacia Asembleo.